Timothy Doner, ankaŭ konata kiel Tim Doner, naskiĝis en Manhattan la 25-an de oktobro 1995 kaj estis je la aĝo 16 jam unu el la plej junaj poliglotoj. Li parolas almenaŭ 23 lingvojn interalie la persan, la anglan, la germanan, la kosan ktp. Li ankaŭ scipovas paroli interalie la araban, la svahilan, la rusan, ĉiuj tute aŭtodidakte. Timothy ankaŭ parolas la hispanan, nederlandan, turkan, japanan, svahilan, volofan, haŭsan, samkiel la oĝibvan, la malajan, la indonezian, la jidan kaj la grekan. Li loĝas en Novjorko. Por Tim paroli alian lingvon signifas ne traduki vortojn sed se necese ankaŭ traduki la signifon de vorto aŭ frazo en alian kulturan medion, sen kiu ĝi restas nekomprenebla ĉefe se temas pri lingvoj ligitaj al tute alia kulturo (komparu la anglan kun la persan ekzemple)[1].

Timothy Doner
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1995 (1995-10-25) (28-jaraĝa)
en Manhatano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
vdr

Escepta talento redakti

Li tenas la mondrekordon kiel la plej juna poligloto parolante almenaŭ 23 lingvoj. Tiajn poliglotojn foje estas nomataj hiperpoliglotoj aŭ ekstremaj plurlingvuloj. Li havas propran jutuban kanalon per kiu ĵurnalistoj malkovris lin kaj faris mallongajn dokumentfilmetojn pri lia vivo. Li ankaŭ estis prezentita en multaj radioprogramoj.

Komencinte lerni unue en la lernejo la francan kaj la latinan, li ne estis aparte motivata lerni lingvojn. Tamen je la aĝo de 13 li volis ekscii pli pri la israela-palestina konflikto kaj tial eklernis la hebrean aŭtodidakte[1]. Li poste eklernis la persan kaj sekve de tio li lernis la paŝtunan, plu pro la paŝtuna li studis la hindian kaj poste la kurdan[2].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (en) Tim Doner, Breaking the language barrier (rompi la lingvobarilon), TEDx Teen 2014.
  2. (en) John Leland, Adventures of a teenage polyglot (aventuroj de poliglota dekjarulo), The New York Times, la 9-an de marto 2012, alirite la 29-an de februaro 2019.