Poligloto (televidserio)
Poligloto (ruse Полигло́т) estas ruslingva realeca televidserio en rusia televidkanalo "Kulturo". Ĝi konsistas el intensaj lingvokursoj, okazantaj sub gvido de profesia tradukisto kaj poligloto Dmitrij Petrov. Al la partoprenantoj estas proponite atingi minimuman nivelon je fremdlingva komunikado dum 16 lecionoj.
Poligloto | |
---|---|
televida programo | |
Originala lingvo | rusa lingvo |
Origina lando | Rusio |
Ĝenro | lingvedukado |
Amplekso | |
Sezonoj | 8 |
Elsendo | |
Elsendita | 16 jan. 2012 – 23 jun. 2016 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
Strukturo redakti
La programo aperas regule ekde la 16-a de januaro 2012 kaj konsistas el apartaj sezonoj; ĉiu sezono estas dediĉita al konkreta lingvo.
La studantaro konsistas el 8 homoj — personoj, konataj de publiko: aktoroj kaj reĝisoroj, verkistoj, televidprezentistoj, politikistoj, — kiuj ne scias la studatan lingvon aŭ scias tre malbone.
La instruisto estas Dmitrij Petrov — poligloto kaj tradukisto, aŭtoro de sia metodo de intensa lingvoinstruado; laŭ lia propra aserto, li scias pli ol 50 lingvojn.
La lecionoj estas videblaj en la interreto. Krome, estas eldonitaj kaj aceteblas libroj kun ĉi tiuj lecionoj.
Pasintaj sezonoj redakti
Numero | Dato | Lingvo | Studantoj |
---|---|---|---|
1 | 16-a de januaro 2012 — 9-a de februaro 2012 | Angla |
|
2 | 14-a de majo 2012 — 7-a de junio 2012 | Itala |
|
3 | 8-a de januaro 2013 — 31-a de januaro 2013 | Franca |
|
4 | 13-a de majo 2013 — 6-a de junio 2013 | Hispana |
|
5 | 17-a de februaro 2014 — 14-a de marto 2014 | Germana |
|
6 | 26-a de majo 2014 — 20-a de junio 2014 | Hinda |
|
Eksteraj ligiloj redakti
- Ĉefa paĝo Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivo Wayback Machine sur retejo de televidkanalo "Kulturo" (ruse)