Malfermi la ĉefan menuon

Adolf HOLZHAUS (naskiĝis 1892 - mortis la 9-an de junio 1982 en Columbus, Usono) estis esperantisto, zamenhofologo kaj historiisto de la Esperanto-movado. Dum ĉ. 25 jaroj, inter 1959 kaj ĉ. 1985 li elstaris per studoj pri la vivo de L.L. Zamenhof kaj ties familio kaj pri la biografioj de fruaj Esperanto-pioniroj, ekzemple de Wilhelm Heinrich Trompeter k.a. Surbaze de siaj vastaj lingvo-konoj de la rusa, hebrea, jida, germana kaj aliaj lingvoj li preparis fruajn dokumentojn el la historio de Esperanto por publikado aŭ redaktoris ilin, ekzemple pri la Zamenhofa hilelismo, ties "Provo de gramatiko de novjuda lingvo kaj alvoko al la juda intelektularo" k.a.

Cele al aktualigo kaj kompletigo de Enciklopedio de Esperanto (1934) Holzhaus verkis "Vivokuroj de esperantistoj", kiu restis neeldonita, sed estas konsultebla en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW).

Verkoj (elektaĵo)Redakti

 
Kovrilpaĝo de Holzhaus: Zamenhof Leteroj; 1975

Doktoro kaj lingvo Esperanto (1969) eldonis Fondumo Esperanto-säätiö (FES)

Wilhelm Heinrich Trompeter (1971/1973), biografio de la unua mecenato de Esperanto eldonis Esperanto-Ligo en Israelo 1971, 2-a eld. 1973 Granda Galerio Zamenhofa 1 (1973). Helsinki, Fondumo Esperanto-säätiö 1973 (kolekto de 952 fotoj pri L.L. Zamenhof kaj ties familio kun klarigoj). Boris Kolker juĝis je 2004-04-16: "Valorega kolekto, kiun eldonigis la kompilinto per sia modesta pensio. Alte rekomendinda."

Zamenhof (1975), leteroj. Helsinki: Fondumo Esperanto-säätiö 1975. Granda Galerio Zamenhofa 2 (1978). Helsinki: Fondumo Esperanto 1978

Tradukoj (elekto)Redakti

Hilelismo, Projekto de solvo de la hebrea demando de L. Zamenhof (1972), Eld. Fondumo Esperanto Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto. Poezio tradukita (1973),Tel-Aviv, Eld.ELI, dulingva kolekto de poemoj kaj prozo.

BibliografioRedakti

Revuo Esperanto, oktobro 1982, p. 176

Revuo Esperanto, novembro 1982, p. 190

Eksteraj ligilojRedakti

Libroj de kaj pri Adolf Holzhaus en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

Artikoloj de kaj pri Adolf Holzhaus en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)