Fernand de Varennes

D-ro Fernand de Varennes estas, precipe en UN-rondoj, tutmonde famkonata jurofakulo pri malplimultaj, homaj kaj lingvaj rajtoj.

Fernand de Varennes
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (66-jaraĝa)
en Arcadia
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco KanadoAŭstralio
Alma mater Université de Moncton • Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato Maastricht
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

D-ro Fernand de Varennes - akiris jurgradon (LL.B.) en Kanado ĉe la Universitato de Moncton kaj Majstrogradon en juro (LL.M.) ĉe la London School of Economics and Political Science en Britio. En 1996, li akiris sian PhD en leĝo (D-ro Juris) el Universitato Maastricht en Nederlando. D-ro de Varennes fondis interalie la unuan gradon pri homrajta juro en Aŭstralio kaj estas bone konata fakulo pri malplimultaj, lingvaj kaj homaj rajtoj. Li instruis studentojn en Afriko (Pretoria, Sud-Afriko) Eŭropo, Azio (Hongkongo), Nord-Ameriko kaj Aŭstralio. Li estis en la konsila komisiono de multaj sciencaj jurorevuoj kaj esplorcentroj, kaj verkis pli ol 150 artikolojn kaj librojn kiuj aperis en proksimume 30 lingvoj[1].

UN-simpozio (ESF) "Lingvo kaj Ekskludo" redakti

Li estis ĉefa parolanto dum la UN-simpozio Lingvo kaj Ekskludo  (7a de majo 2015, Novjorko) organizita de la Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko kiu ĉiujare organizas simpozion rilata al lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF. Dum tiu simpozio li deklaris la jenon : “montriĝis notinde timema en sia aliro al la homrajtaj dimensioj de lingvoj,” preterlaso despli rimarkinda se oni konsideras la instrumentigon de lingvaj pretendoj “en multaj konfliktoj en la mondo kiuj rilatas al minoritatoj.” Li instigis al pli granda atento al lingvoj – same en la UN-komunumo kiel en ties interagado kun la pli vasta mondo"[2].

Referencoj redakti

  1. (angla) Interview with Professor Fernand de Varennes, world’s leading expert on human rights (intervjuo kun profesoro Fernand de Varennes, monda spertulo pri homaj rajtoj), Foreign Policy News, la 6-a januaro 2015.
  2. UN-simpozioj, ESF,

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti