Universitato Mastriĥto

(Alidirektita el Universitato Maastricht)

La Universitato Mastriĥto (nederlande Universiteit Maastricht, akronime UM) estas publika universitato situanta en Mastriĥto, Nederlando kiu estis establita en 1976 kaj do estas la dua plej juna inter la 13 nederlandaj universitatoj [1]. Ĝis 2020, ĉirkaŭ 21,000 studentoj studas en la universitato, kun 55% el ili estas eksterlandanoj (dum preskaŭ 20% de la kunlaborantaro de la universitato ankaŭ havas eksterlandan civitanecon) [2]. Duono de la studprogramoj estas en la angla kaj la ceteraj estas instruataj parte aŭ plene en la nederlanda. La universitato estas konsiderata unu el la plej bonaj en Nederlando. Ĝi estas la plej granda el la kvar universitatoj en Limburgo.

Universitato Mastriĥto
universitatopublika universitato • esplorada universitato
moto Leading in Learning !
Informoj
fondodato 1976
speco Ŝtata
Situo
Geografia situo 50° 50′ 50″ N, 5° 41′ 12″ O (mapo)50.84715.6866666666667Koordinatoj: 50° 50′ 50″ N, 5° 41′ 12″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Mastriĥto
Nombroj
nombro de studentoj 21 085 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj
• Stichting Academisch Erfgoed
• iRODS Consortium
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• International GLAM Labs Community
• Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto
• Eŭropa Alianco por Sociaj kaj Homaraj Sciencoj
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
Universitato Mastriĥto (Nederlando)
Universitato Mastriĥto (Nederlando)
DEC
Universitato Mastriĥto
Universitato Mastriĥto
Map
Universitato Mastriĥto
vdr

Historio redakti

La universitato estis oficiale establita en januaro 1976 kun la aprobo de Juliana, Reĝino de Nederland, kaj tio post kiam oni konstatis la bezonon trejni profesiulojn en la kampoj de medicino pro la manko en la lando. Tiu institucio helpis restarigi la lokan ekonomion post kiam la karboindustrio malkreskis. En ĝiaj fruaj jaroj, la universitato ricevis ampleksan registaran subtenon.

La fakultato de Juro estis establita en 1981 sekvita de la Ekonomio en 1984. En 1994 estiĝis la fakultato de Arto kaj Kulturo kaj jaron poste la fakultato de Psikologio. La fakultato de Homaj Sciencoj ekfunkciis en 2005, kaj enhavis diversajn organizajn unuojn, kiel la Departemento pri Scio-Inĝenieristiko kaj la Lernejo de Registaro. En 2007 la fakultatoj de sansciencoj kaj la fakultato de medicino estis unuigitaj en unu fakultaton [3]. Aktuale de 2020, la universitato funkcias ĉirkaŭ ses fakultatoj proponantaj 17 programojn porbakalaŭro , 56 magistraj programoj kaj kelkaj doktoraj studprogramoj.

Organizo redakti

  • fakultato de Sano, Medicino kaj Vivsciencoj
  • fakultato de Psikologio kaj Neŭroscienco
  • fakultato de Juro
  • fakultato de Artoj kaj Sociaj Sciencoj
  • fakultato de Scienco kaj Inĝenierio
  • lernejo de Komercadministracio kaj Ekonomiko

Rangigoj redakti

  • Ŝanhaja Rangotabelo - 201–300 (2020)
  • Times Higher Education - 121-a loko (2021)
  • QS-rangotabelo por universitatoj - 234 (2021)

Referencoj redakti

  1. About UM. Maastricht University (2008-07-01). Alirita 2009-07-18.
  2. Maastricht University Facts and Figures. Maastricht University. Alirita 2021-07-09.
  3. Important dates. Maastricht University. Arkivita el la originalo je 2011-10-07. Alirita 2010-12-31.

Eksteraj ligiloj redakti