Maschwanden
(Alidirektita el Marĉo de Maschwanden)
Maschwanden | |
---|---|
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 14′ 9″ N 8° 25′ 40″ O / 47.23583 °N, 8.42778 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 9″ N 8° 25′ 40″ O / 47.23583 °N, 8.42778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 569 |
Areo | 4,67 km² |
Alteco | 398 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8933 |
Komunumkodo | 0008 |
Pri la komunumoRedakti
Maschwanden estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 569 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Maschwanden situas ĉe la alfluo de la rivero Lorze al la rivero Reuss, okcidente de la montoĉeno Albis en marĉa ebenaĵo meze en mirinda naturrezervejo. En la marĉo de Maschwanden vivas multaj minacitaj plantoj kaj bestoj.
TrafikoRedakti
Maschwanden kun poŝtaŭtobusoj estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.
HistorioRedakti
Unua skriba mencio de Maschwanden dateas el la jaro 1064 en dokumento kun la nomo Acta Murensia.