Swiss Travel System

Swiss Travel System estas komerca marko de biletoj de Svisaj Federaciaj Fervojoj proponataj al eksterlandaj turistoj. Ĉiuj biletoj estas ne transdoneblaj kaj dum kontrolo oni devas ĉiam montri ankaŭ personan identigilon.

Tipoj de biletoj redakti

Ekzistas pluraj tipoj de biletoj.

Swiss Pass redakti

Bileto, kiu ebligas senliman vojaĝadon dum 4, 8, 15 aŭ 22 tagoj (aŭ eĉ por unu tuta monato) en multaj trajnoj, ŝipoj, busoj kaj ankaŭ en urba transporto (tramoj, trolebusoj, busoj, urbaj funikularoj). Samtempe ĝi donas senpagan aŭ rabatitan eniron en multaj muzeoj. Ĉiu, kiu aĉetas tiun ĉi bileton, povas samtempe uzi montarajn trajnojn aŭ busojn kaj telferojn kun rabato 50 % aŭ 25 % (por kelkaj ŝipoj estas ankaŭ rabato maksimume 50 %). Eblas ĝin aĉeti por dua klaso aŭ por unua klaso. Por grupo de minimuje 2 homoj estas rabato 15 %.

Swiss Youth Pass redakti

Versio de Swiss Pass por junuloj sub 26 jaroj kun rabato 25 %.[1]

Swiss Flexi Pass redakti

Bileto, kun kiu oni povas elekti 3, 4, 5 aŭ 6 tagojn en unu monato kaj dum tiuj tagoj senlime vojaĝi. Inter la unua kaj lasta tagoj oni povas senlime aĉeti biletojn kun rabato 50 %. Eblas ĝin aĉeti por dua klaso aŭ por unua klaso. Ekzistas ankaŭ rabato por grupoj de minimuje 2 homoj - 15 %.[2]

Swiss Transfer Ticket redakti

Bileto, kiu validas dum unu monato kaj oni povas kun ĝi vojaĝi de la landlimo aŭ de la flughaveno ĝis iu konkreta loko, ekzemple de vintra feriumado. Ĉiu el tiuj du vojaĝoj devas daŭri maksimume unu tagon kaj oni rajtas uzi nur la plej mallongan vojon. Eblas ĝin aĉeti por dua klaso aŭ por unua klaso. [3]

Swiss Card redakti

Funkcias simile kiel Swiss Transfer Ticket, sed aldone eblas inter la unua kaj lasta tagoj (maksimume dum unu monato) aĉeti senlime biletojn kun rabato 50 %.[4]

Swiss Half Fare Card redakti

Tiu ĉi bileto validas maksimume unu monaton kaj ebligas dum unu monato aĉeti senlime biletoj kun rabato 50 %. Tiu ĉi bileto plej utilas por turistoj, kiuj ĉefe volas uzi montarajn trajnojn aŭ telferojn.[5]

Swiss Family Card redakti

Oferto por familioj. Se la turisto vojaĝas ankaŭ siaj gefiloj sub 16 jaroj, gefiloj poste vojaĝas senpage. Kondiĉo estas ja havi senpagan dokumenton Swiss Family Card, en kiu estas la infanoj enskribitaj.[6]

Interesaĵoj redakti

Kun Swiss Pass biletoj eblas per buso viziti Liĥtenŝtejnon kaj trajne aŭ buse ankaŭ Italion.

Referencoj redakti