Brownsville (Teksaso)
Brownsville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en kantono Cameron. La urbego estas ankaŭ limpasejo al Meksiko, romkatolika diocezo kaj universitata urbo.

Brownsville | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono urbego limurbo kantona sidejo ![]() | |||||
Devizo: On the Border by the Sea | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 78522 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 186 738 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 493 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 25° 56′ N, 97° 29′ U (mapo)25.930277777778-97.484444444444Koordinatoj: 25° 56′ N, 97° 29′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 10 m [+] | ||||
Areo | 378,856492 km² (3 788 5.6 492 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 25° 55′ N 97° 29′ U / 25.917 °N, 97.483 °U (mapo)
- Areo: 382 km²
- Loĝantaro: 175 023 (en 2010)
- Supermara alteco: 10 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 78520-78523, 78526
- Telefonkodo: 956
Geografio
redaktiBrownsville situas sur apudmara ebenaĵo laŭ Rio Grande del Norte en la suda landparto de Usono, en la plej suda parto de Teksaso. Kontraŭ la rivero Matamoros (komunumo en Tamaulipas) etendiĝas jam en Meksiko, tial ili duope estas duobla urbo. La maro estas proksime.
Historio
redaktiEn 1845 oni komencis konstrui fortikaĵon laŭ la meksika limo. En la sekva jaro meksikanoj sieĝis ĝin, dume mortis komandanto de la fortikaĵo Jacob Brown. Tial teksasanoj nomis la fortikaĵon "Fort Brown". La urbeto mem fondiĝis en 1848. En la 1860-aj jaroj la urbo estis grava kontrabandopunkto kaj ankaŭ bataloj okazis, fine oni eksplodis la fortikaĵon. En 1906 konflikto okazis inter blankuloj kaj nigruloj. En 1991 Brownsville ricevis universitaton.
Klimato
redaktiBrownsville havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 10-34 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. Jare pluvas po 702 mm, escepte en 2004 neĝis.
Trafiko
redaktiBrownsville havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al McAllen, fervoja linio kuras al Houston. Al Meksiko 3 pontoj faras kontaktojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Brownsville estas grava havenurbo.
Vidindaĵoj
redakti- muzeo de Belartoj kaj muzeo de infanoj
- historia urbocentro kun konstruaĵoj pli ol 150 jarojn aĝaj
- domo de framasonoj
Famuloj
redakti- En Brownsville naskiĝis verkisto Bruce Sterling
Ĝemelurboj
redakti- Matamoros (komunumo en Tamaulipas), Meksiko 2009
- Valle Hermoso (komunumo), Meksiko 2009
Fontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio