Velikij Biĉkiv ukraine Великий Бичків, slovake Veľký Bočkov, rumane Bocicoiu Mare, hungare Nagybocskó estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Raĥiv.

Velikij Biĉkiv
ukraine: Великий Бичків, rumane: Bocicoiu Mare, ruse: Великий Бычков, slovake: Veľký Bočkov, hungare: Nagybocskó, germane: Groß-Botschko
urbo
Ĉefa strato
Blazono
Oficiala nomo: Великий Бичків
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Raĥiva distrikto
Historia regiono Karpata Rutenio
Situo Velikij Biĉkiv
 - alteco 307 m s. m.
 - koordinatoj 47° 58′ 37″ N 24° 00′ 09″ O / 47.97694 °N, 24.00250 °O / 47.97694; 24.00250 (mapo)
Areo 52,35 km² (5 235 ha)
Loĝantaro 9 266 (2018)
Denseco 177 loĝ./km²
Unua skribmencio 1358
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 90615
Telefona antaŭkodo +380 3131
KOATUU 2123655500
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Velykyi Bychkiv
Retpaĝo: www.bychkiv.com.ua

Situo redakti

La kvazaŭurbo situas ĉe dekstra bordo de Tiso. En la maldekstra bordo situas Bocicoiu Mare, Rumanio, dum la historio nomata ankaŭ Németbocskó (=germana Bocskó). Biĉok slave signifas taŭro, velikij, mare kaj nagy signifas granda. Velikij Biĉkiv troviĝas de Solotvino 12, Rahiv 35, Uĵhorodo 174 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1358 pri la tiama vilaĝo. Ekde 1556 la kampoj apartenis al familio Báthory. En 1711 bienocentro konstruiĝis. Germanoj alvenis en la 18-a j.c. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1796 en la alia riverbordo. En 1910 loĝis 5955 da homoj, (3078 rutenoj, 1646 hungaroj kaj 1177 germanoj. Ĝis 1920 la komunumo apartenis al Máramaros, al distrikto de Rahó, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la hungara erao Nagybocskó etendiĝis en ambaŭ bordoj de Tiso, kiun la novaj ŝtatlimoj distranĉis je ĉeĥaj kaj rumanaj partoj. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Nagybocskó/Velikij Biĉkiv. Ekde 1945 Velikij Biĉkiv apartenis al Sovetunio (havanta statuson urbotipa loĝloko ekde 1947), fine ekde 1991 al Ukrainio.

Famuloj redakti

En la iama Nagybocskó naskiĝis:

Vidu ankaŭ redakti