Dezerto Tar (aŭ Tar-DezertoGranda hinda dezerto) estas dezerto kaj duondezerto en Hindio en la regiono de Raĝastano, oriente de la malsupra parto de riverego Indus.

Dezerto Tar
raĝastane: थार मरुधर, urdue: تھر صحرا, angle: Thar Desert
dezerto, duondezerto
Juna muslima virino en dezerto Tar proksime de Ĝaisalmero
Kromnomo: Granda hinda dezerto
Landoj Barato Barato, Pakistano Pakistano
Kontinento Hinda subkontinento
Subŝtatoj
Provinco Sindh Pakistano
Historia regiono Panĝabio
Najbaras kun
Dezert-urboj
Memorindaĵoj Mehrangarh, Fortikaĵo Derawar
Koordinatoj 28° N 71° O / 28 °N, 71 °O / 28; 71 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 450 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 60 m s. m.
Longo 850 km (528 mi), Nordo/Sudo
Larĝo 485 km (301 mi)
Areo 238 700,0 km² (23 870 000 ha)
Biomo Dezerto
Geologia konsisto Sablo, Ŝtono
Plantaro
Animalaro
Estiĝo 2000 a.K.1500 a.K
Horzono BT (UTC+5)
Loĝantoj Nomadoj
Temperaturo maks. 52.8 °C julio
Klimato Musono
Satelita foto de Tar; la barata-pakistana limo estas poste desegnita
Satelita foto de Tar; la barata-pakistana limo estas poste desegnita
Satelita foto de Tar; la barata-pakistana limo estas poste desegnita
Situo de la dezerto sur la pakistana-barata limoj
Situo de la dezerto sur la pakistana-barata limoj
Situo de la dezerto sur la pakistana-barata limoj
Vikimedia Komunejo: Thar Desert
Kameloj pasas tra la sablodunoj de Tar.
Ventoturbinaro ĉe Jaisalmer
Nomadoj en Tar, proksime de Jaisalmer
Virinoj en Tar, proksime de Jodhpur
Domoj en Tar
Fortikaĵo Mehrangarh en Jodhpur, Barato

En sudorienta Pakistano Tar transiras en dezerton Ĉolistano, kiu situas en sudorienta Panĝabo kaj orienta parto de Sindh. Ambaŭ estas duone sablodezertoj kun la tipaj dunoj. Kune ili ampleksas ĉirkaŭ 273.000 km² (nur Tar – laŭ WWF: 238.700 km²). La najbara dornarbusta savano kovras pliajn 488.300 km².

Situo, amplekso

redakti

Du trionoj de la dezerto situas en Raĝastano, la resto en suda Harjano kaj Panĝabo kaj norda Guĝarato. Geografiaj limoj de la dezerto estas: en nordokcidento rivero Satleĝo, en oriento Aravali-Montaro, en sudo la vastega salomarĉo Rann de Katĉo kaj en okcidento riverego Induso.

Estiĝo

redakti

Pri la estiĝo de dezerto Tar estas ankoraŭ scienca disputo: kelkaj asertas, ke ĝi aĝas 4.000 ĝis 10.000 jarojn, aliaj opinias ke ĝi estiĝis nur inter 2000 a.K. kaj 1500 a.K..

Meze de dezerto Ĉolistano situas la seka riverujo Hakra, laŭ kies fluo troviĝas restaĵoj de la Indus-kulturo (floranta en la epoko de 2600 a.K. ĝis 1500 a.K.), trovaĵo kiu apogas la relativan junecon de la dezerto.

Formo de la dezerto

redakti

Tar estas sablodezerto kun multaj tre maldense surkreskitaj dunoj, foje ĝis 150 m altaj. La dezerto estas preskaŭ ebena kaj nur iomete deklivetas al la valo de Induso.

Klimato

redakti

La klimato estas karakterizata per ekstremaj temperaturoj (vintre nur 0 °C, somere 50 °C.

La jara precipitaĵo estas malpli ol 150 mm en okcidento, ĝis 350 mm en oriento, ĉe la rando de montaro Aravali. Preskaŭ la tuta precipitaĵo falas dum alizeoj en la fulmotondroŝtormoj inter julio kaj septembro.

Grundakvo estas en profundeco de 30 ĝis 120 m sub la ternivelo, ĝi estas malfacile atingebla kaj malpurigita per salo, tial ne estas oazoj..

Vivo en Tar

redakti

Pro la multeco de dezertformoj (dunoj, montetoj, gruzebenaĵoj troviĝas relative multaj biologiaj specioj en Tar: 23 specioj de lacertuloj, 25 specioj de serpentoj – pluraj el ili endemiaj.

Kelkaj specioj, kiuj jam perdiĝis en aliaj regionoj de Barato, troveblas en la dezerto, ekzemple: la Hinda otido (Ardeotis nigriceps), la Cervokapra antilopo (Antilope cervicapra), la Hinda gazelo (Gazella bennettii) kaj la Azia azeno (Equus hemionus khur) en Rann de Katĉo.

Estas rimarkinde, kiel tiaj bestoj povas transvivi sub tiaj severaj kondiĉoj kun altegaj temperaturoj kaj manko de akvo kaj vegetaĵaro. La vivstrategio estas, ke ili estas pli malgrandaj ol parencaj bestoj en pli facilaj kondiĉoj, krome la plimulto el ili estas aktivaj nur nokte.

Helpas al ili la gento de Biŝnoj, loka kolektivo, kiu celas protekton por la bestoj de Raĝastano. La fondinto de la kolektivo kredis, ke li estu renaskita kiel antilopo.

Observeblas la faŭno en „Desert National Park“ ĉe Jaisalmer, kiu etendiĝas sur 3000 km². Krom la menciitaj specioj troviĝas fenekoj, bengala vulpo, lupoj kaj similaj. Konkoj kaj stoniĝintaj arbotrunkoj atestas la geologian pasintecon de la dezerto.

La regiono estas rifuĝejo por migrobirdoj. Tiel troviĝas agloj, falkoj, cirkuenoj, buteoj kaj vulturoj. Plej ofte videblas serpentaglo (Circaetus gallicus), rabaglo (Aquila rapax), granda kriaglo (Aquila clanga), Jugger-falko (Falco jugger).

Civilizado

redakti

Laŭ la sekiĝinta riverujo de Hakra arkeologoj trovis restaĵojn de Indus-kulturo, kiu estis floranta en la epoko de 2600 a.K. ĝis 1500 a.K.. Tio estas indiko, ke la dezertiĝo de Tar okazis eble nur antaŭ kvar mil jaroj.

Origine la loĝantoj de Tar estas nomadaj brutbredistoj, kiuj dum generacioj bredis la plej noblajn kamelojn en tuta Hindio. Ĉefaj aĉetantoj estis la maharaĝoj.

De 1986 Raĝasthan-kanalo alkondukas akvon el provinco Panĝabo al la dezerto kaj tiel ebligas agrikulturon. Depost la instalo de ĉi irigacio-projekto la loĝantaro dekobliĝis, tamen restis tre malriĉa.

Urboj en la regiono estas Jodhpur, Jaisalmer, Bahawalpur, Bikaner kaj Haiderad.

La ĉeesto de la homo plirapidigas la dezertiĝon: arboj estas forhakataj pro la ligno kaj forbruligataj, trouzado de la paŝtejoj detruas la herbokovron de la grundo kaj reduktas la fekundecon. Precipitaĵoj povas esti akceptitaj malpli kaj malpli bone, la grundakva nivelo malleviĝas plie.

Vidu ankaŭ

redakti

Literaturo

redakti
  • G. Singh: The Indus valley culture, en: Archaeology and Physical Anthropology in Oceania 6 (2), 1971, 177-189.

Eksteraj ligiloj

redakti


Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj   Barato,   Srilanko
IM1302 : Tar-Dezerto   Barato,   Pakistano
IM1304 : Indus-vala dezerto   Pakistano