Aravali-Montaro estas montoĉeno en nordokcidenta Barato. Ĝi etendiĝas en sudokcident-nordorienta direkto sur preskaŭ 600 km de norda Guĝarato tra tuta Raĝastano ĝis Harjano.

Aravali-Montaro

La montoĉeno estas dividata per multaj ravinoj. La ĉefaj partoj estas Sambhar-Sirohi-Montaro en la sudo (alteco ĝis 1722 m – Guru Siĥar) kaj Sambhar-Ĥetri-Montaro en la nordo (alteco ĉ. 1000 m).

Geologie ĉi tiu faltomontaro estas resto de la plej maljuna parto de la Hinda subkontinento.

Aravali-montaro estas klimato- kaj akvodispartigejo inter dezerto Tar en okcidento kaj la fekundaj ebenaĵoj de Raĝastano en oriento.

Vidu ankaŭ redakti