BECHNITZ Sándor (beĥnic), pseŭdonimo Flaneur (vagulo en la franca) estis rumanihungara ĵurnalisto, kritikisto, novelisto naskita en Vinga la 18-an de februaro 1888 kaj mortinta en Temeŝvaro la 27-an de oktobro 1951.

Kariero redakti

Sándor Bechnitz finis juron kaj li fariĝis publikoficisto, de 1910 honora ĉefnotario de departemento Temes. Post la unua mondmilito li redaktis la literaturan-artan rubrikon de la gazeto Déli Hírlap. Post 1944 li publikigis en la Szabad Szó de Temeŝvaro kaj en gazetoj de Budapeŝto.

Fonto redakti