Kalijugo

(Alidirektita el Kali Juga)

Kalijugo (कलियुग, kaliyuga), la erao de Kali estas la kvara (kaj la nuna) erao de Mahajugo, daŭranta 432,000 jarojn. Ĝi estas difinata kiel la fera aĝo kaj kiel aĝo de kverelo kaj hipokriteco. La tri aliaj estas kritajugo, tretajugo kaj dvaparajugo.

La ciklo de la jugo
(Kalijugo estas viola)

Tempa daŭrecoRedakti

Kali Juga estas aĝo, kiu nun daŭras (de ĉirkaŭ 5 100 jaroj - plejparte oni akceptas la jaron 3102 a. K. kiel la komenco, precize la 17-an/18-an de februaro). Tiu estas la aĝo de la pleja sufero, sub influo de la demono Kali ( कलि ), (kiun oni ne konfuzu kun la diino Kalio ( काली ))

Laŭ la Mahabarato, tiu aĝo komenciĝis kiam Kriŝno estis mortigita fare de ĉasisto. Tiu dato estas origino de la Hinda kalendaro.

Ĝi finiĝos, laŭ la hinduisma kredo, kiam nova avataro de Viŝnuo revenos kaj komencigos la novan ciklon de juga, kun Krita Juga, la ora epoko de ordo (darmo) kaj feliĉo sur la Tero.

EcojRedakti

Konforme al puranoj ĝi karakterizas per abundo da konfliktoj, ignoro, nereligiemo kaj alta krimeco. La pozitivaj ecoj, kiuj karakterizis homojn en la antaŭaj aĝoj, estas en rudimentaj formoj aŭ tute perdiĝis.

Laŭ viŝnuismo, en ĉiu Juga aperas difinita formo de Viŝnuo, ekzemple la flavkolora avataro por Kalijugo estas Śrī Kṛṣṇa Caitanya Mahāprabhu, vivanta en la 16-a jarcento mistikulo, filozofo, religia reformisto kaj granda adepto de baktijogo.

Tamen la Dio, fine de la aĝo, descendos kiel Kalkin – batalanto sur la blanka ĉevalo, detruonta demonojn kaj savonta siajn adorantojn, kaj komeniĝos la venonta Satja Juga (t.e. la nova Maha Juga).

SimptomojRedakti

Longeco de la vivo en Kalijugo malofte trapasas 100 jarojn kaj tial memrealigon ne servas temporabaj praktikoj de la aliaj. Oni rekomendas kantadon, ankaŭ de la nomoj de Dio kun diskutoj pri liaj aventuroj en pluraj reenkarniĝoj.

Antaŭ alveno de Kalkin en la mondo regos manko de virto, vero, sankteco, pardono kaj boneco. Disvastiĝos krimagoj. En komerco enestos trompo, sciencistoj lekcios pri nenio. Korpoĉarmo, hararanĝo kaj manĝego estos agnoskitaj plej alta vivocelo. Troe kreskos impostoj, alvenos malsanoj, kuraciloj estos senefikaj.

Fundamenta eco de la aĝo estos tio, ke reprezentantoj de la plej malalta varno - ŝudroj, la homoj sen brahmana kulturo kaj spiriteca inico, ekstere ŝajnos esti administrantoj aŭ reĝoj. La plej grava intereso de tiaj regantoj, ne-kŝatrijoj, estos mortigo de senkulpaj bestoj, precipe de bovinoj kaj taŭroj, kiuj estos sen protekto de siaj sinjoroj, t.e. de vajŝjoj, la socio de komercistoj, metiistoj kaj agrikulturistoj.

Vidu ankaŭRedakti