Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bobelarto estas iniciato por subteni literaturon en Esperanto fondita de teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ili verkas, legas kaj diskutas pri literaturo, organizas verkatelierojn, konkursojn, kaj kuraĝigas homojn ekverki kaj partopreni en la literatura vivo de Esperantujo.[1]

Emblemo de Bobelarto

Interkultura Novelo-Konkurso (INK) redakti

INK estas konkurso por krei novelojn kaj mikronovelojn.

Libroj redakti

 
La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
  • "La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj". Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso, Redaktoro: François Bolduc, [4] Aŭtoroj de unuopaj noveloj: Robert Sieber, Julia Levi, Oksana Vasilkova, Laura Esposito, Aaron Fingtam, Monia Minnucci, Natalia Nikulina, Cyrille Chopelet, Paola Cereda, Carlos Hernández Loarca, Pascal Vilain, Kira Sinelnik, Iura Proskura, Emanuela Pellicciaro, Mauro Barbetti, Tatjana Tereĥova, Paulo Sergio Viana, Ilia Sumilfia Dewi, James Bridge, Vadim Grin, Julia Bautina, Jorge Rafael Nogueras, Anna Bonardi, Maria Rosario Spanò, Valentina Barachevskaia, Lori Marchesin, Ugo Filippo Cavallo, Anastasia Pushkareva, Aleksandr Dimidov, Carlo Simonelli, Davide Bacchilega, Sten Johansson, Ksenia Kormysh, Luigi Guicciardi, Eugenij Zibert, Akiko Ĵin, Natalia Dolak.[5]

Podkasto redakti

La projekto ankaŭ havas podkaston kreita de Stela Besenyei-Merger. [6]

Monda Verk-Monato redakti

La monda verk-monato estas unumonata fazo, kiam homoj dum tridek tagoj dediĉas sin al kreado en Esperanto. Oni povas partopreni ekzemple per:

  • ĉiutaga verkado de 100-500-1000 vortoj, tri minutoj, unu alineo, unu rakonto, poemo, novelo aŭ kantoteksto
  • ĉiutaga tradukado de ajna teksto al Esperanto: unu paĝo, unu poemo, unu novelo, unu proverbo
  • ĉiutaga legado en Esperanto: unu rakonto, tri minutoj, unu poemo, aŭ parto de ajna teksto laŭ via plaĉo.

Referencoj redakti

  1. - la retejo de la projekto
  2. (ISBN 978-80-88326-30-4) 2022, 113 paĝoj
  3. [1] Amo, tuso kaj forpaso - mendebla ĉe kava-pech.cz
  4. (ISBN 978-80-88326-43-4) 2023, 365 paĝoj
  5. [2]
  6. Podkasto de Bobelarto

Eksteraj ligiloj redakti

  • (eo) Podkasta.net : Esperanto kaj literaturo renkontiĝas en tiu ĉi kanalo! Ĉu interesas vin kiuj verkas en Esperanto? Kiuj eldonas librojn? Ĉu vi deziras trovi konsilojn, inspiriĝon por (ek)verki? Kio nova okazas? Ni okazigas babiladojn ĉi tie kun la plej diversaj homoj por informi pri la novaĵoj, kontakti kaj konekti kiom eble plej multe da homoj per la amo de literaturo.