Pri Homoj kaj Verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pri Homoj kaj Verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo estas kolekto de eseoj precipe pri literaturo eldonita de UEA en 2012. La eseoj temas pri 11 tekstoj de 9 aŭtoroj premiitaj siatempe en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj verkitaj inter la jaroj 1976 kaj 2009. La eldono estis redaktita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin kun Enkonduko de tiu lasta kaj Postparolo de Nicola Minnaja. Tre konataj aŭtoroj estas ja Sten Johansson, Lena Karpunina, Krys Ungar, Gonçalo Neves, Geoffrey Sutton, Éva Tófalvy, Carmel Mallia, Alberto García Fumero kaj Jukka Pietiläinen.

Pri Homoj kaj Verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Enhavo redakti

  • Eva Tófalvy, Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo: la verkisto [1981]. Ŝi pritraktas la vivon de esperantaj verkistoj kiel decida faktoro pri la sukceso de ties veraĵo. Ŝi konsideras ekzemple du gravajn trajtojn nome izolecon kaj mono-mankon, kiel malavantaĝoj de esperantlingvaj verkistoj kompare al alilingvaj. Ŝi ofte aludas kiel ekzemplo al Julio Baghy.
  • Lena Karpunina, “Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn” [2009]. Ŝi pritraktas iom fuŝan eldonagadon en Esperantio kaj nelegemon de esperantistoj. Notinda escepto estis hispano Juan Régulo Pérez en insulo Tenerifo. Inter la jaroj 1952 kaj 1975 li aperigis sub la marko Stafeto 94 librojn. Konkludoj estas ke oni instruu ne nur la lingvon sed ankaŭ ties literaturon kaj ke oni enretigu verkojn.
  • Carmel Mallia, La vojo [2000]. Li analizas du ĉefajn Zamenhofajn poemojn, nome "La vojo" kaj "La espero", kaj sugestas ke por tiu ĉi lasta Zamenhof inspiriĝis de la hebrea Biblio.
  • Krys Ungar, Ĝoje sonu mia kanto: Vivo kaj verkoj de Marie Hankel [1990]. Temas pri Marie Hankel, virino naturema, internaciema, personeca, optimisma, ateisma, kaj tre interesa figuro de Esperantujo, krom premiita en literaturaj konkursoj.
  • Sten Johansson, Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? [2000].
  • Eva Tófalvy, La du testamentoj de Sándor Szathmári [1995]. Ĉefe pri Vane - La Estonto.
  • Gonçalo Neves: La lirika itinero de Miguel Fernández [1995].
  • Sten Johansson, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová [2005]. Tiue eseo dediĉas sin al komuna analizo de la plej konataj verkoj de tiuj du bohemiaj geaŭtoroj nome la romanoj La Litomiŝla Tombejo kaj Hejtajro Dancas respektive.
  • Alberto García Fumero, Arkaika parolado en Esperanto [1995].
  • Jukka Pietiläinen, La kvara periodo en Esperanta literaturo [2003]. Li prezentas mejloŝtonajn erojn el la centjara periodo 1887–1987 kaj demandas, ĉu jam antaŭvideblas la komenco de la kvina periodo, rilate al la periodigo fare en 1984 de William Auld kiu prezentis kvar tempajn stadiojn literaturajn en la Esperanta Antologio nome la jenaj: 1. Primitiva romantismo; 2. Matura romantismo; 3. Parnasismo; 4. Postparnasismo.
  • Geoffrey Sutton, Pri la periodoj de la Esperanta literaturo [2007].

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Recenzoj redakti