Carmel MALLIA (naskiĝis en 1929) estas malta esperantisto.

Carmel Mallia
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1929 (1929-11-09) (94-jaraĝa)
en Qormi
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Malto
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Mallia esperantistiĝis en 1960. Li akiris la altgradan diplomon en Esperanto de la Brita Esperanto-Asocio. Li verkas en Esperanto kaj en la jenaj lingvoj: malta, angla kaj franca; li krome verkis poemojn en la itala. Li verkis en la malta 4 historiajn romanojn kaj diversajn poemarojn. Eseisto kaj en la malta kaj en Esperanto. Multjara kunlaboranto de la revuo Monato.

Prezidanto de la Malta Esperanto-Societo, membro-fondinto de EVA, membro-fondinto de la Internacia Naturkuraca Asocio, membro-delegito de UEA, akademiano.

Li prelegis pri la malta historio en la UK en Pollando (1987), en la UK de Montpeliero (1998) kaj en la ekumena kongreso IKUE-KELI en Rimini (2003) pri la malta pastro-poeto Dun Karm.

Li doktoriĝis pri literaturo, naturkuracado kaj bibliaj studoj; B.A. (Hons) de la londona universitato pri la franca lingvo; studis filozofion en Francujo. Krom kvar historiaj romanoj en la malta ankoraŭ ne publikigitaj, kaj krom tri maltaj originalaj poemaroj, kaj poemaroj en la franca kaj en la angla,

Ĉefaj verkoj en aŭ pri E-o redakti

  • L-Ewwel Kors fl-Esperanto (La-Valeto, 1976).
    • La unua kurso en Esperanto, en la malta.
  • Kapricaj Raketoj (1981); dua eldono: Cent kapricaj Raketoj (2000).
    • Originala poemaro.
  • Kontrastoj (Żabbar, 1976); dua eldono (1999).
    • Originala poemaro.
  • Antologio de Maltaj Poetoj (1985).
    • Antologio de maltlingvaj poemoj, kiun Mallia tradukis al Esperanto.
  • Zamenhof (1994).
  • Kumewawa – Iben il-Ġungla (Rabato, 2010).
    • Tibor Sekelj, Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979), kiun Mallia tradukis al la Malta. Ankaŭ felietone aperinta en studenta revuo (1995-1996).
  • Marionetoj (Berkeley: Bero, 1999).
    • Originala poemaro.
  • La Malta Epopeo (2001).
    • Poemhistoria verko de Vincenzo Maria Pellegrini, kiun Mallia tradukis al Esperanto.
  • Ĉielarka Estonto (Berkeley: Bero, 2002).
    • Originala Esperantlingva romano.
  • Esperanto-Kurso (1985).
  • Lidja Zamenhof (2004).
    • Maltlingva biografio de Lidja Zamenhof en la centjara datreveno de ŝia naskiĝo.
  • La Malta Revo (Novjorko: Mondial, 2007).
    • Mallia tradukis el maltlingva romano.
  • Malta Nuntempa Poezio (2009).
    • Antologio de maltlingvaj poemoj, kiun Mallia tradukis al Esperanto.

Aliaj redakti

Kontribuis al BA2 kaj BA3, kaj al 'Literatura Foiro'.

Honorigoj redakti

Honorigita per "Cavaliere di Sicilia" en la jaro 2017, jen la raporto pri tio en la malta gazeto "Times Malta" (la 24a de decembro 2017): [1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti