Tim Westover

Usona Esperantisto

Tim WESTOVER (naskiĝis la  24-an de majo 1982(nun 1982-05-24) (41‑jara)) estas estrarano de Esperanto-USA kaj plurfoje premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA. Li esperantiĝis en 2000 kaj unue elektiĝis kiel estrarano de ELNA (nun Esperanto-USA) en 2001[1]. En 2005 li estis reelektita al la estraro de Esperanto-USA.[2]

Tim Westover
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1982 (1982-05-24) (41-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

S-ro Westover estis dufoje helpinstruisto ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) en Brattleboro, Vermonto kaj San Diego, Kalifornio.

En 2005, s-ro Westover gajnis la trian premion por prozo en la Belartaj Konkursoj de UEA pro sia novelo "Spektaklo." En 2006, li gajnis la duan premion por prozo pro sia novelo "Meduzet'." En 2007, li gajnis la unuan premion por prozo pro sia novelo "Ruĝvela Ŝipo." Krome li gajnis honoran mencion en la konkurso LIRO-2006 pro sia novelo "Nia Bestoĝardeno" kaj duan premion por prozo en la konkurso MUZO-2007 pro sia novelo "La Malplena Urbo." Liaj verkaĵoj estis publikigitaj en Fonto, Literatura Foiro, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto kaj La Brita Esperantisto, inter aliaj.

Kontribuis al BA1.

En 2009 aperis lia novelaro Marvirinstrato. La libro estas aparte notinda pro sia aperigo sub la permesilo Creative Commons, kiu permesis senpagan elŝuton Arkivigite je 2009-06-12 per la retarkivo Wayback Machine de la elektronika verko, kaj ankaŭ liberan uzadon de la enhavo en aliaj verkoj (ekz. bultenoj, ĵurnaloj, kursoj, kluboj, kaj podkastoj). Marvirinstrato aperis ankaŭ kiel papera libro Arkivigite je 2009-08-03 per la retarkivo Wayback Machine.

Fontoj redakti

  1. Retejo de la aŭtoro. Arkivita el la originalo je 2009-08-04. Alirita 2009-04-22.
  2. La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine p. 2