Marvirinstrato

originala novelaro en Esperanto, verkita de T. Westover, en 2009


Marvirinstrato estas Esperantlingva novelaro de Tim Westover. La novelaro aperis en 2009 kaj enhavas 18 novelojn, originale verkitajn en Esperanto, el kiuj tri gajnis premiojn en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj estas eldonitaj, i.a. en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.

Marvirinstrato
Marvirinstrato
Marvirinstrato
Aŭtoro Tim Westover
Eldonjaro 2009
Eldoninto literaturo.net
vdr

Enhavo de la novelaro redakti

  • Orfiŝeto kaj la Glacia Monto
  • Nia Bestoĝardeno (Laŭda mencio, Liro-2006; LOdE 2007, No 7:153)
  • Tri Ruĝaj Knabinoj
  • Kelkaj Vortoj de Nia Subtenanto
  • Marvirinstrato
  • Pigopago
  • Enanimigo
  • Ruĝvela Ŝipo (Belartaj Konkursoj de UEA 2007, Prozo, 1-a premio; Beletra Almanako I)
  • La Kuko de la Sabla Maro, La Kuko de l’ Ploranta Ter’
  • Spektaklo (Belartaj Konkursoj de UEA 2005, Prozo, 3-a premio)
  • Parodibirdo
  • Labirintoj
  • Fiŝhepatoleo
  • Meduzet’ (Belartaj Konkursoj de UEA 2006, Prozo, 2-a premio)
  • El la Taglibro
  • Akvoturo, Akvokruĉo
  • Estimata Vi! (MUZO-2007, 2-a premio)
  • Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor (Literatura Foiro 224)

Publikigo sub permesilo de Creative Commons redakti

La novelaro estas notinda pro ĝia samtempa publikigo en papera formato kaj en senpaga elektronika formo, havebla sub la permesilo “Creative Commons Atribuo - Nekomerca - Neniuj derivaĵoj 3.0 Usono”[1]. Tio permesas al ĉiuj nekomerce uzi kaj represi la nemodifitajn novelojn el la novelaro en klubo, kurso, podkasto, radioelsendo, bulteno aŭ periodaĵo. La tuta novelaro estas senpage elŝutebla de la retejo por la novelaro, http://www.timwestover.com/marvirinstrato/ Arkivigite je 2009-06-12 per la retarkivo Wayback Machine.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-03. Alirita 2009-05-17. Ankaŭ elŝutebla de la "Interreta Arkivo": PDF versio kaj HTML kaj PRC (kindle).

Eksteraj ligiloj redakti