Evgeni Georgiev
Evgeni GEORGIEV estas bulgaro, kiu naskiĝis en 1955. Lia vivo pasis en du landoj: Bulgario kaj Aŭstrio. En la aŭstra ĉefurbo Vieno li fariĝis doktoro pri filozofio (disertacio pri Hugo von Hofmannsthal). Profesie li estas ĵurnalisto kaj specialisto pri merkatiko.
Evgeni Georgiev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1954 (68-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanton li eklernis kiel 14-jara knabo en sia naskiĝurbo Sofio, Bulgario. Li aktivis en la landa kaj internacia Esperanto-movadoj: Bulgara Esperanto-Asocio (1978-1990), TEJO (1978-1982) kaj TEĴA (1983-1995). Li laboris multajn jarojn kiel redaktoro de la revuo Bulgara Esperantisto (1982-1984, 1987-1992) kaj kiel redaktoro ĉe la Eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio (1984-1987). Krome li estas kunkompilinto de la bulgara-esperanta poŝvortaro (1992). Kunlaboranto de MONATO li fariĝis en 1991, kaj redaktoro de la rubrikoj Hobio kaj Turismo respektive en 1992 kaj 1996.