Heinrich Gustav Adolf KLEFFEL (naskiĝinta la 20-an de julio 1811 en Großbreitenbach, mortinta la 16-an de februaro 1896 en Berlino[1]) estis germana juĝisto en Orienta Prusio. Pli ol tri jardekoj li urbestris en Sovetsk (Kaliningrada provinco).

Heinrich Kleffel

Vivo redakti

Estante filo de evangelia paroĥestro li frekventis ekde 1825 la Hennebergian Gimnazion en Schleusingen. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis ekde 1830 jursciencojn diversloke, je la fino Berline. Poste li eniris la servojn de Reĝlando Prusio kaj senditis al la landa kortumo de Ĉernjaĥovsk (1839) respektive al la distrikta tribunalo de Neman (1845). Ekde 1851 Kleffel estante distrikta tribunalkonsilisto kandidatis pri urbestreco en Sovetsk unu jaron pli poste. Li elektis kaj ekdeĵoris okaze de la 300-a datreveno urbofondiĝa. Lia sinteno politika estis liberalisma. Pro elstaraj retorikaj kaj skribistaj talentoj li baldaŭ evidentiĝis ulo estanta supre de ĉiuj partioj. Reelektoj sukcesis en 1858, 1870 kaj 1882.

 
flosejo kaj arbarbieno je Sovetsk

Dum lia regado la urbo akceptis la silueton kiun ĝi povis gardi ĝis la alveno de Ruĝa Armeo ene 1945: malkonstruitis la urbopordegoj Hohes Tor (1861) kaj Deutsches Tor (1865). Kleffner ankaŭ zorgis pri la dividigo de la burĝaj herbaroj kaj paŝtejoj (1858), kies kultivado antaŭe malfacilis pro malklaraj proprietaj reguloj. Pavimo strata metitis kaj gazlumigo enkondukitis. Por havigi pli bonan korespondadon inter la urbo kaj Nemunas-altebenaĵo modernigitis Stolbecker-strato kaj Niederunger-ŝoseo. Tiu ĉi mezuro ankaŭ favoris por la proksimaj kazernoj. Kiam konstruitis Preußische Ostbahn, fervojlinio inter Berlino kaj Kybartai, li zorgis por ke havu Sovetsk konekton al la fervojlinioj ĝis Ĉernjaĥovsk (1861) respektive al Klaipėda (1875). En 1865 ekfunkciis la stacidomo de Sovetsk. Problemoj en la transpontado de Nemumnas kaj ties malnovaj ujoj ĝis Pagėgiai prokrastigis la tuton.

Dum la urbestrado de Kleffel ankaŭ enkondukis oni en Sovetsk akvoliveradon (1880). Du jarojn pli malfrue listigitis plano pri surkonstruado kiu validis ankoraŭ dum jardekoj. En la aĝo de 71 jaroj li retiriĝis ofice kaj transloĝiĝis en la regnan ĉefurbon Berlino.[2]

Kleffel estis ankaŭ aktivega framasono membrante ĉe la Andreo-loĝio Strenua.[3] Lia pli juna frato Friedemann Kleffel iĝis en Turingio kortega pentristo; en 1851 li venis kiel instruisto pri desegnado ĉe la Realisma lernejo de Sovetsk. En 1863 li tamen transloĝiĝis al Koblenz.

Honoroj redakti

  • Roter Adlerorden (kvara klaso, 1861)[4]
  • Roter Adlerorden mit Schleife (tria klaso, 1872)
  • honora civitano de Sovetsk (1885)
  • nomo de strato por li ĉe la stacidomo de Sovetsk

Referencoj redakti

  1. oficejo pri civila stato Berlin XII b, mortoregistro nr. 274/1896. Landa Arkivo Berlin.
  2. Herbert Kirrinnis: Der erste Tilsiter Oberbürgermeister – Heinrich Gustav Adolf Kleffel. 40. Tilsiter Rundbrief, p. 63–65
  3. Handakte des Repräsentanten Kleffel, 1884–1894; Signatur: GStA PK, FM Freimaurerlogen, Stiftungen und ähnlichen Vereinigungen, 5.1.3 - Große Landesloge der Freimaurer von Deutschland, Berlin (Dep.), nr. 5030
  4. informoj fare de Geheimes Staatsarchiv Preußischer Kulturbesitz