Félix Faure

7-a prezidento de Francio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Félix Faure (pariza metrostacio).

Félix Faure (naskiĝis la  30-an de januaro 1841(nun 1841-01-30), mortis la 16-an de februaro 1899) estis Prezidanto de Francio de 1895 ĝis sia morto en 1899.

Félix Faure
Felix Faure.jpg
Persona informo
Félix Faure
Naskiĝo la  30-an de januaro 1841(nun 1841-01-30)
en Parizo Flago-de-Francio.svg Francio
Morto la 16-an de februaro 1899 (58‑jara)
en Parizo Flago-de-Francio.svg Francio
Mortis pro apopleksio [#]
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Partio Progressive Republicans [#]
Familio
Patro Jean-Marie Faure [#]
Patrino Rose Cuissard [#]
Edz(in)o Berthe Beluot
Amkunulo Marguerite Steinheil [#]
Infanoj Lucie Faure-Goyau • Antoinette Faure [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en Parizo [#]
7-a Prezidanto de la Respubliko (Francio)
Dum 17-a de januaro 189516-a de februaro 1899
Antaŭulo Jean Casimir-Perier
Sekvanto Émile Loubet
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Félix Faure naskiĝis en Parizo, filo de malgranda ĉarpentisto. Komencinte kiel tanisto kaj komercisto en Havro, li akiris konsiderindan fortunon. Li estis elektita al la Nacia Asembleo la 21-an de aŭgusto 1881, prenante sidlokon en la maldektro kaj ĉefe interesiĝante pri temoj rilataj al ekonomio, fervojo kaj maro. En novembro 1882 li fariĝis sekretario de Kolonioj dum la mantato de Jules Ferry, restante tie ĝis 1885. Li havis la saman postenon dum la ministerio de Pierre Tirard en 1888, kaj en 1893 li fariĝis vicprezidanto de la ĉambro.

En 1894 li akiris la postenon de Ministro de la Mararmeo en la administrado de Charles Dupuy. La sekvan januaron li estis neatendite elektita Prezidanto de la Respubliko post la demisio de Jean Casimir-Perier kaj kun la subteno de la dekstro kaj moderuloj, koste de Henry Brisson, kiu akiris pli multajn voĉdonojn en la unua raŭndo sed ne akiris la necesan plimulton. Dum lia prezidanteco estis plifortigita franca-rusa alianco, estis amnestiita la anarkiista movado (permesante la revenon el Anglio de iuj famaj anarkiistoj kiaj Émile Pouget), estis konkerita Madagaskaro kaj okazis dum la fino de lia mandato la Dreyfus-skandalo. J'accuse, letero skribita de la fama verkisto Émile Zola akuzante plurajn altrangajn oficirojn pro la maljusta malliberigo de Alfred Dreyfus kaj publikigita la 13-an de januaro 1898 en la ĵurnalo L'Aurore estis adresita al Félix Faure kiel prezidanto.

En 1897, li renkontis Marguerite Steinheil, kiu iĝis lia amantino. Tiu skandala aventuro estis la subjekto de fikcio kiel La maîtresse du président de Jean-Pierre Sinapi. [1]

ReferencojRedakti

  1. http://eurochannel.com/es/La-amante-del-presidente[rompita ligilo] -Jean-Pierre-Sinapi-Francia.html Prezento de La maîtresse du président en Eurochannel

Vidu ankaŭRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Félix Faure en la hispana Vikipedio.