Jules Ferry

franca polikisto

Jules François Camille FERRY (naskiĝis la 5-an de aprilo 1832 - mortis la 17-an de marto 1893) estis franca politikisto de la Tria Respubliko.

Jules Ferry
Persona informo
Jules Ferry
Naskonomo Jules François Camille Ferry
Naskiĝo 5-an de aprilo 1832 (1832-04-05)
en Saint-Dié-des-Vosges
Morto 17-an de marto 1893 (1893-03-17) (60-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Right Bank Cemetery, Saint-Dié-des-Vosges vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko 8-a arondismento de Parizo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo • jura fakultato de la Universitato de Parizo vd
Partio Opportunist Republicans vd
Familio
Patro Charles-Édouard Ferry vd
Gefratoj Charles Ferry vd
Edz(in)o Eugénie Risler vd
Parencoj Camille Risler • Abel Ferry vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokatoĵurnalisto • oficisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Ferry naskiĝis en Saint-Dié-des-Vosges, en la departemento Vosges. Li studadis juron kaj fariĝis advokato en Parizo, sed rapide dediĉis sin al politiko, partopreninte en variaj gazetoj, ekzemple Le Temps. Ferry arde kontraŭis la francan Duan Imperion, kaj precipe kritikis la agadon de la barono Haussmann. Li estis balotita kiel respublika deputito de Parizo en 1869, kaj protestis pri la milito kontraŭ Prusio. Je la 6-a de septembro 1870, Ferry estis nomumita kiel prefekto de la provizora registaro.

Kiel prefekto, Ferry devis administri Parizon dum la sieĝo, kaj oni trudis lian eksiĝon post la fino de la Pariza Komunumo (5-a de junio 1871). Ekde 1872 ĝis 1873, li estis sendita de Adolphe Thiers kiel ministro al Ateno, sed poste revenis al la deputita ĉambro kiel deputito de Vosges. Ferry tiam fariĝis unu el la plej gravaj estroj de la respublika politika partio. Kiam la unua respublika registaro aperis kun la ĉefministro William Henry Waddington, je la 4-a de februaro 1879, li fariĝis unu el ĝiaj membroj. Pliposte, escepte de du mallongaj interrompoj (ekde la 10-a de novembro 1881 ĝis la 30-a de januaro 1882, kaj ekde la 29-a de julio 1882 ĝis la 21-a de februaro 1883), Ferry restis ministro, unue kiel ministro pri instruado kaj sekve kiel ministro pri eksteraj aferoj. Li fariĝis ĉefministro dufoje (1880-1881 kaj 1883-1885).

Oni kutime atribuas al Ferry kaj al lia administrado du ĉefajn agadojn: unue la nova, ekstereklezia organizo de la publika, instruada sistemo, kaj due la komenco de la plivastigo de la franca kolonia imperio.

Post la eksiĝo de Jules Grévy je la 2-a de decembro 1887, Ferry estis kandidato por fariĝi prezidento de la Respubliko, sed la radikala partio malakceptis subteni lin, kaj Ferry do rezignis por favori la elekton de Sadi Carnot. Ekzistis tiam violentaj pamfletoj pri li, kaj malsanulo atakis lin kun revolvero. Ferry estis serioze vundita kaj mortis je la 17-a de marto 1893.