Malfermi la ĉefan menuon
Letemps-logo-new.svg

Le Temps (el la franca : la tempo) estas prestiĝa franclingva ĵurnalo kun artikoloj pri Politiko, eksterpolitiko, kulturo kaj ekonomio. Ĝi estas presita en Ĝenevo kaj disvatigita en la tuta Svislando kaj ankaŭ en Francio.

Le Temps estis fondita de David de Pury en la jaro 1998, el du ĵurnaloj Le Nouveau Quotidien (fondita en 1991) kaj Le Journal de Genève et Gazette de Lausanne (Ĝi mem estis fondita en 1991 el du ĵurnaloj : Journal de Genève (1826) kaj Gazette de Lauranne (1804)). Por la nomo, oni elektis tiun de la plej prestiĝa franca ĵurnalo dum la IIIa Franca Respubliko.

En la jaro 2006, ĝia ĉefredaktoro estas Jean-Jacques Roth, liberalisma intelektuelo. Ĝi apartenas al la gazetaraj grupoj Edipresse (44.7%) kaj Ringier (44.7%), al la franca ĵurnalo Le Monde (2.1%), al la bankisto Claude Demole (6.1%) kaj al ĝiaj redaktoroj (2.4%).

HejmpaĝoRedakti