Julian Grobelny (pseŭdonomoj Trojan, Julek, Anarchista, Wiktor) (naskiĝis la 16-an de februaro 1893 en Brzeziny, mortis la 5-an de decembro 1944 en Mińsk Mazowiecki) – pola socialista aktivulo, partoprenanto de la dua kaj tria silezia ribelo, membro de la antaŭmilita Pola Partio Socialista, la unua prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota", Justulo inter la popoloj.

Julian Grobelny
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1893 (1893-02-16)
en Brzeziny
Morto 5-an de decembro 1944 (1944-12-05) (51-jaraĝa)
en Mińsk Mazowiecki
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Memorigo redakti

En 1987 (sur la retpaĝo de Jad Vaŝem estas erara dato) Julian Grobelny, kun la edzino Halina, ricevis postmorte la titolon Justulo inter la popoloj.

En 1969 sur la tombo de Grobelny oni starigis platon kun listigo de liaj meritoj. La tombo estas prizorgata ĝis hodiaŭ de laŭvicaj grupoj da lernantoj el unu de la lokaj lernejoj. La 21-an de aŭgusto 2012 oni malkovris post renovigo la tomban monumenton al Julian Grobelny. La renovigon financis: Amik-Societo de Mińsk Mazowiecki, distrikta starostejo (kadre de la konkurso anoncita por neregistaraj organizaĵoj) kaj privataj sponsoroj.

Bibliografio redakti