Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mirando.

Mirando estas la plej malgranda kaj plej interna el la ĉefaj satelitoj de Urano.

Mirando
Natura satelito  de Urano (V)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Mirando fotita de Voyager 2
Mirando fotita de Voyager 2
Mirando fotita de Voyager 2
natura satelito de Uranoregula satelito
Oficiala nomo Urano V[1]
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Mirando vd
Malkovro
Malkovrinto Gerard Kuiper [1]
Dato de malkovro 16-a de februaro 1948[1]
Loko de malkovro Observatorio McDonald (Teksaso, Usono)
Unua superflugo Sondilo Voyager 2
(24-an de januaro 1986)[2]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 129 900 km[3]
Discentreco 0,0013[3]
Klinangulo 4,338°[3] sur la urana ekvatoro
Periodo 1,413479 tago[3]
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
480 × 468 × 465,8 km
471,6 km[3] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,6 × 1019 kg
1,2 × 103 kg/m3
0,079 m/s2
0,193 km/s
Rotacia periodo kaptita rotacio
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo Nenia atmosfero
Surfaca temperaturo ~ 59 K
Albedo
Geometria albedo
0,32
0,32 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 15,3
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 16-an de februaro 1948 de Gerard Kuiper[4]. La 24-an de januaro 1986, la kosmosondilo Voyager 2 fotis ĝian sudan duonsferon[5] kiu tiam direktiĝis al Suno kaj estas la sola konata.

Nomo redakti

Mirando (angle: Miranda) estas la filino de Prospero en La Ventego; ĉar la verkaro de William Shakespeare estas la ĉefa fonto de nomoj por la uranaj lunoj.

Ecoj redakti

Fotoj de Voyager 2 montris objekton preskaŭ sferan, sed kun abrupta reliefo kiu pensigas pri globo frakasita pro alfrapo kaj krude riparita: profundegaj kanjonoj, klifo altaj je 24 km kaj valoj profundaj je 20 km, grandegaj cirklaj ravinoj ĉirkaŭantaj altebenaĵojn, (nomataj koronoj) hipoteze ŝuldataj al diapiroj de fandita glacio.

Tiu kaosa reliefaro sugestas, ke Mirando havis aktivan geologian aktivecon kun glacivulkanismo, ŝuldata al tajdaj fortoj. Laŭ alia teorio, unu aŭ pluraj masaj objektoj koliziis[6] kaj parte frakasis Mirandon.

La detaloj de ĝia "geografio" ricevis nomojn ĉerpitaj el teatraĵoj de William Shakespeare.

Mirando havas ankaŭ la maloftan apartaĵon, ke ĝia polusa diametro estas pli granda ol ĝia ekvatora: ĝia formo estas longigita sferoido.

Ĝia orbito estas la plej klinanta el tiuj de la regulaj uranaj satelitoj, ĉiuj faktoj, kiuj pensigas, ke Mirando travivis maltrankvilan historion.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti