Miĥail Tuĥaĉevskij

Miĥail Nikolajeviĉ TUĤAĈEVSKIJ (naskiĝis la 16-an de februaro 1893 en Slednevo, Rusio, mortis la 12-an de junio 1937) estis soveta militistara gvidanto antaŭ la dua mondmilito, kiu respondecis pri modernigo de la Ruĝa Armeo.

Miĥail Tuĥaĉevskij
Persona informo
Михаѝл Никола̀евич Тухачѐвский
Naskiĝo 16-an de februaro 1893 (1893-02-16)
Morto 12-an de junio 1937 (1937-06-12) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro mortpuno vd
Lingvoj rusafranca vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSovetunioRusio vd
Alma mater Alexandrov Military School vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo oficiropolitikisto vd
Aktiva dum 1914– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en nobla familio, finstudis la militistaran akademion en 1914. Li batalis en la unua mondmilito en la cara armeo, ekde 1918 kiel oficiro de la Ruĝa Armeo kiel direktisto de la defendo de Moskvo, komandanto pri la orienta fronto. Li rekonkeris Siberion per la 5-a armeo, venkis Kolĉak-on kaj kun la kozakoj venkis eĉ generalon Anton Denikin (1920). Li sange subpremis la Tambovan ribelon de rusaj kamparanoj, malvenkis en la Soveta-Pola Milito (1920) kaj subpremis kontraŭbolŝevikan matrosribelon de Kronstadt (1921).

Li havis gravan rolon en la postmilitaj militistaraj reformoj kaj ekde 1931 lia tasko estis la tuta modernigo de la Ruĝa Armeo. Li verkis multajn librojn kaj artikolojn pri tiu temo.

Li estis generalstaba estro de 1925 ĝis 1928. Li iĝis en 1935 marŝalo de la Sovetunio.

Li vizitis komence de 1936 okcidentajn landojn, kio suspektigis Stalinon. Li estis viktimo de la Granda purigo de Stalin en 1937. Eble Stalin timis militistaran puĉon aŭ trompis lin germanaj falsaj spionaj agadoj (laŭ Robert Conquest).

Tuĥaĉevskij estis rehabilitita en 1957.

Militkrimoj redakti

La 18-an de aŭgusto 1920 kadre de Rusia Enlanda milito komenciĝis Tambova ribelo, kiel la plej granda rusa ribelo kontraŭ bolŝevismo, dum kiu trupoj de Miĥail Tuĥaĉevskij kruele murdis 70 mil kamparanojn — en periodo de du jaroj oni malsatigis ĉ. 170 mil rusajn kamparanojn.