Kroatlingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la kroata lingvo
La kroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedija na hrvatskom jeziku, do "Vikipedio en la kroata lingvo". La projekto fondiĝis en februaro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en julio 2011. La 8-an de februaro 2023 ĝi enhavas 213 898 artikolojn.
Kroatlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | hr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | kroata |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 8-a de februaro 2023 | |
Artikolnombro | 213 898 |
Profundeco | 17.7 |
Paĝoj | 448 883 |
Redaktoj | 6 566 637 |
Uzantoj | 287 058 |
Aktivaj uzantoj | 582 |
Administrantoj | 12 |
Dosieroj | 21 332 |
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
la jubilea emblemo okaze de la 90 000-a artikolo de la kroatlingva Vikipedio en novembro 2010 aludas al la alterne blankaj kaj ruĝaj kvadratetoj en la kroatia blazonŝildo, bildigita ankaŭ en la flago de Kroatio