Serblingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la serba lingvo
La serblingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serba lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Википедија на српском језику/Vikipedija na srpskom jeziku. La projekto fondiĝis en februaro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en novembro 2009. La 7-an de decembro 2019 ĝi enhavas 627 204 artikolojn.
Serblingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | sr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | serba |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je 07/12/2019 | |
Artikolnombro | 627 204 |
Profundeco | 155.2 |
Paĝoj | 3 845 487 |
Redaktoj | 22 664 858 |
Uzantoj | 254 449 |
Aktivaj uzantoj | 864 |
Administrantoj | 19 |
Dosieroj | 32 585 |
Jubileaj emblemojRedakti
Jen kvar el pluraj variaĵoj de emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la serblingva Vikipedio en aŭtuno 2009: