Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Danubo estis organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Ĝi estis publikigita en Bukaresto. La redaktoro estis D-ro. Robin. Ĝi estis nur skribita en Esperanto. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana Esperantisto, kio okazis en la 1-a jaro nome en oktobro 1910. [1] Krom propagando, estis kronikoj, organizaj kaj lingvaj demandoj. Danubo enhavis modestajn proz- kaj literatur-aĵojn. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ Danubo kiel monata gazeto por organizo kaj propra eldonejo ES "Solidareco", kies redaktoro estis D. Ivanov. [2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Aliaj eldontempoj estis aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911 - julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16.
  2. 3 kaj po 8 p. 24x16. P. TARNOW.