Serbokroatlingva Vikipedio
La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.
Serbokroatlingva Vikipedio | |
---|---|
![]() | |
Retadreso | sh.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | serbo-kroata |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 5-a de julio 2024 | |
Artikolnombro | 459 834 |
Profundeco | 748.8 |
Paĝoj | 4 653 769 |
Redaktoj | 41 889 933 |
Uzantoj | 216 919 |
Aktivaj uzantoj | 159 |
Administrantoj | 9 |
Dosieroj | 10 243 |
Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 5-an de julio 2024 ĝi enhavas 459 834 artikolojn.