Serbokroata lingvo

sudslava lingvo (aŭ lingva kontinuaĵo), parolata en Balkanio (Kroatio, Serbio, Montenegro, Bosnio-Hercegovino)
(Alidirektita el Serbo-Kroata lingvo)

Serbokroata lingvokroatoserba lingvo (serbokroate: srpskohrvatskihrvatskosrpski) estas la plej grava okcidenta sudslava lingvo. Ĝi estas la denaska lingvo de la plimulto de kvar el la ses respublikoj de la eksa Jugoslavio (Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro) kaj parolata de 16,3 milionoj da homoj[1]. La serbokroata konsistas el kvar normlingvoj, la serba, la kroata, la bosna kaj la montenegra, kaj do estas plurcentra lingvo. Kvankam ofte tiuj kvar estas traktataj kiel apartaj lingvoj, lingvistoj konsideras ilin kiel ununuran kaj saman lingvon, ĉar la diferencoj inter la normaj versioj ne estas pli grandaj ol, ekzemple, inter la amerikaj kaj la brita versioj de la angla. Ĉiuj kvar normlingvoj baziĝas sur la ŝtokava dialekto. Norme serbokroata estis la oficiala lingvo de la iama Federacia Respubliko Jugoslavio.

Serbokroata
Dialekta mapo
Dialekta mapo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo • multcentra lingvo
Western South Slavic
Parolata en Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro
Parolantoj 19 000 000
Denaskaj parolantoj 16,3 milionoj[1]
Skribo latina kaj cirila
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Baltslava
Slava
Sudslava
Okcidenta sudslava
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sh
  ISO 639-2 scr, scc
  ISO 639-3 hbs
  Glottolog sout1528
Angla nomo Serbo-Croatian
Franca nomo serbo-croate
vdr

ISO 639 havas kodon por la serbokroata, sed en pli novaj versioj de la normo al tiu iama kodo (sh, hbs) aldoniĝis la apartaj kodoj por la bosna (bos, bs), la kroata (scr/hrv, hr) kaj la serba (scc/srp, sr).

La skribo de la serbokroata lingvo estas tute fonetika, unu litero donas unu solan sonon, ĉiam kaj ĉie saman. Same ĉiuj nuntempaj variantoj de la lingvo (serba, kroata, bosna kaj montenegra) utiligas fonetikan skribosistemon.

Literaturo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti