Richard MEAD (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1673, mortis la 16-an de februaro 1754) estis angla kuracisto.

Richard Mead
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1673 (1673-08-11)
en Stepney
Morto 16-an de februaro 1754 (1754-02-16) (80-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda Britio
Alma mater Universitato UtrechtUniversitato de Padovo
Familio
Patro Matthew Mead
Patrino Elizabeth Walton
Frat(in)oj Robert Mead • Samuel Mead
Edz(in)o Anne Alston • Ruth Marsh
Infano Bathsheba Mead
Okupo
Okupo kuracisto • astrologo
vdr

Mead naskiĝis en Stepney en Londono kiel la dek-dua filo de Matthew Mead (1630-1699). Li studis en Utrecht kun J.G. Graevius dum 3 jaroj, sekve li decidis eniri la medicinan profesion. Poste, li enskribiĝis en Leiden por aŭskulti la lekciojn de Paul Hermann kaj Archibald Pitcairn. En 1695 li diplomitiĝis pri filozofio kaj fiziko, kaj en 1696 li revenis al Londono, kie li senprokraste komencis praktiki kuracadon.

Lia Mechanical Account of Poisons ("Raporto Mekanika de la Venenoj") aperis en 1702, kaj en la jaro 1703 la Reĝa Societo de Londono elektis lin societano. En la sama jaro li kontribuis paperon pri skabio por la ĵurnalo de la Reĝa Societo, "Transactions". En la sama jaro li elektiĝis kuracisto ĉe la Malsanulejo de Sankta Tomaso, kaj li donis lekciojn de anatomio en la Aŭlo de Kirurgoj. Kiam John Radcliffe mortis en 1714, Mead iĝis la agnoskita estro de sia profesio; li kuracis la reĝinon Anne je la fino de ŝia vivo, kaj en 1727 enoficiĝis kiel kuracisto de Reĝo George la 2-a. Mead mortis en Londono en 1754.

"Vivo de Mead" (A Life of Mead), verkita de D-ro Matthew Maty, aperis en 1755.