Internacio de Militrezistantoj

(Alidirektita el WRI (organizo))

Post la unua mondmilito fondiĝis en 1921 la organizaĵo WRI (War Resisters' International) en la nederlanda loĝloko Bilthoven sub la nomo PACO, decide elektita Esperanto-nocio. En Esperanto la organizaĵo nomiĝas Internacio de Militrezistantoj, kaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj ĝi eldonis la kvaronjaran esperantlingvan organon La Militrezistanto.

Internacio de Militrezistantoj
emblemo
organizaĵo
Komenco 1921 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Kovrilo de la revuo "La Militrezistanto", vintro 1936, numero 41.
La rompita fusila simbolo.

La organizaĵo adoptis fondan deklaracion kiu restis senŝanĝa:

Milito estas krimo kontraŭ la homaro. Mi do estas decidita ne subteni ian militon kaj klopodi por la forigo de ĉiuj kaŭzoj de milito.

Ĝi adoptis la simbolon de rompita fusilo kiel sian emblemon en 1931.

Fine de marto 1921 okazis en Hago internacia kontraŭmilita kongreso de la internacia kontraŭmiliteca unuiĝo, kiu nomatis germane Internationale Antimilitaristische Vereinigung (IAMV) kaj nederlande Internationale Anti-Militaristische Vereeniging, kiu antaŭvidis la fondon de oficejo nomata germane „Internationales Antimilitaristisches Büro“ (IAMB) kaj nederlande Internationaal Anti-Militaristisch Bureau. Ĉeestis multaj fondomembroj de la Internacio de Militrezistantoj, kiuj ankaŭ apartenis al IAMV.

La Internacio de Militrezistantoj estas reto de membrogrupo. Internacia konferenco okazas almenaŭ unufoje ĉiujn kvar jarojn. La membroj elektas la prezidanton ĉe internaciaj konferencoj (Asembleoj) aŭ per poŝta voĉdono antaŭ la internacia konferenco.

Ekde la kreado de la posteno de prezidanto en 1926, la prezidantoj de la WRI estis:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj