Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

HU Yaobang (ĉine 胡耀邦, pinjine: Hú Yàobāng; naskiĝis en novembro de 1915 en Liu-yang, provinco Hunan, Ĉinio, kaj mortis la 15-an de aprilo 1989, en Pekino). Li estis la ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio inter 1981 kaj 1987.

Hu Yaobang
Persona informo
胡耀邦
Naskiĝo 20-an de novembro 1915 (1915-11-20)
en Liuyang
Morto 15-an de aprilo 1989 (1989-04-15) (73-jaraĝa)
en Pekino
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio (1949–1989)
Respubliko Ĉinio (1915–1949) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝanhaja Komunika Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio (1933–1989) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hu Yaobang
Familio
Infanoj Hu Deping (en) Traduki, Liu Hu (en) Traduki, Hu Dehua (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en malriĉa kamparana familio, kaj en aĝo de 14 forlasis la hejmon kaj aliĝis al la komunistoj. Li iĝis ano de la Komunista partio en 1933.

Post la Longa marŝo (1934–35), li iĝis proksima kunlaboranto de la pli posta partia gvidanto Deng Xiaoping. En 1952, Hu sekvis Deng-on al Pekino, kie li iĝis gvidanto de la Komunista Junulara Asocio (1952–66).

Post la eko de la kultura revolucio, li kaj Deng estis dufoje forigitaj el la gvidantaro, sed ambaŭfoje ili estis rehabilititaj. Post la dua fojo en 1977 li iĝis gvidanto de la struktura sekcio de la partio, poste ano de la Politika Komitato kaj propaganda ĉefo.

Hu iĝis ĝenerala sekretario de la ĉina Komunista partio en februaro de 1980 kaj samtempe konstanta ano de la Politika Komitato. En junio de 1981 li plupaŝis: li iĝis partia prezidanto. Lia graviĝo estis dankebla al Deng Xiaoping.

Dum lia gvido estis akceptata la nova ekonomia gvidlinio, kiu preferas pragmatismon kontraŭ ideologismo.

Komence de 1987 oni abdikigis lin pro politikaj eraroj (permeso de longtempa manifestacio de studentoj).

Anekdoto

redakti

Li volis enkonduki la forkon kaj kuleron anstataŭ la tradiciaj manĝbastonoj, sed tio fiaskis.

Antaŭe:Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de ĈinioPoste: 
Hua GuofengPrezidanto (1981–1982) kaj Ĝenerala Sekretario (1982–1987)Zhao Ziyang