András Petrich
András Petrich [andrAŝ petriĉ ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petrich András estis hungara oficiro, kartografo, pentristo, grafikisto. Lia nobela antaŭnomo estis hanusfalvi [hanuŝfalvi].
András Petrich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de novembro 1765 en Mitrowitz (Limgarda zono de Habsburga Imperio) |
Morto | la 4-an de novembro 1842 en Buda (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
András Petrich [1] Arkivigite je 2018-07-27 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 1765 en Mitrowitz (Limgarda zono de Habsburga Imperio), li mortis la 4-an de novembro 1842 en Buda (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando).
Biografio
redaktiAndrás Petrich frekventis piaristan gimnazion en Szeged, poste li akiris diplomon en milita akademio en Vieno. Inter 1803 kaj 1805 li estis armea kartografo en rango majoro en Tirolo, poste li partoprenis en militiro kontraŭ la francoj, fine li denove ricevis kartografiajn taskojn. En 1809 li estis nomumita lernejestro de armelernejo en Vác (kiel kolonelo). En la sama jaro li batalis kontraŭ la francoj en Győr. En 1842 li emeritiĝis. Libertempe li multe desegnadis, pentradis pejzaĝojn.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Tájkép zergékkel
- A füredi Balaton-part fürdõházzal
- Buda kivilágított esti látképe – 1814 (vidu la supran bildon)
- Tihanyi-félsziget nyugatról - Sajkod felől
- Festetics-flotta Balatonfürednél – 1820
- Pest-Buda látképe a Gellért-hegyről (vidu la dekstran bildon)
- A német színház nézőtere (grafikaĵo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-01-12 per la retarkivo Wayback Machine