Johann Jacob Baeyer

Joseph Jacob BAEYER (naskiĝinta la 5-an de novembro 1794 en Müggelsheim apud Köpenick, mortinta la 11-an de septembro 1885 en Berlino) estis germana geodeziisto.

Johann Jacob Baeyer
Baeyer.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1794 (1794-11-05)
en Müggelheim
Morto 10-an de septembro 1885 (1885-09-10) (90-jara)
en Berlino
Loĝloko Reĝlando Prusio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Edz(in)o Eugenie Baeyer
Infano Adolf von Baeyer
Okupo
Okupo geodeziisto • militistogeografo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Baeyer partoprenis libervole la kampanjojn de 1813, 1814 kaj 1815 kaj okupigitis en Koblenz, poste en Erfurto, per topografiaj laboroj. Li karieris en 1821 kiel generalstabano. Inter 1831–36 li estis komisaro generalstaba ĉe la mezuroj de Friedrich Wilhelm Bessel en Orienta Prusio por unuigi la prusajn kaj la rusajn triangulado-laborojn.

En 1843 li nomumitis ĉefo de la trigonometria sekcio de generalstabo. En 1852 li iĝis generalmajoro. En 1858 li komisiitis fari - ĉar ĝi estis la parto de Prusio en plurnacia taskaro - la eŭropan longitudon de sub la 52-a paralela cirklo. En 1861 li publikigis la verkon »Entwurf zu einer mitteleuropäischen Gradmessung«, kiu igis ĉiujn mezeŭropajn ŝtatojn en 1862 ekkunlabori; Britio ne partoprenis. Por la realigo malfermitis en 1865 en Berlino centra ofico sub la estrado de Baeyer, kiu iĝis en 1869 Geodezia instituto (Geodätisches Institut).

Aliaj verkoj (elekto)Redakti

Inter la aliaj verkoj de Baeyer menciindas:

  • »Die Gradmessung in Ostpreußen« kun Bessel, Berlin 1838
  • »Nivellement zwischen Swinemünde und Berlin« Berlin 1840
  • »Die Küstenvermessung und ihre Verbindung mit der Berliner Grundlinie« Berlin 1849
  • »Die Verdindungen der preußischen und russischen Dreiecksketten bei Thorn und Tarnowitz«, Berlin 1857
  • »Über Strahlenbrechung in der Atmosphäre«, Peterburgo 1860
  • »Über die Größe und Figur der Erde«, Peterburgo 1861
  • »Das Messen auf der sphäroidischen Erdoberfläche«, Peterburgo 1862
  • »Wissenschaftliche Begründung der Rechnungsmethode des Zentralbureaus der europäischen Gradmessung«, Peterburgo 1869–71, 3 kajeroj
  • »Vergleichung einiger Hauptdreiecksketten der königlichen Landestriangulation mit der Besselschen Methode«, Peterburgo 1879
  • »Über die Nivellementsarbeiten im preußischen Staat und die Darstellung ihrer Resultate in richtigen Meereshöhen«, Peterburgo 1881

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 260-261, kio legeblas tie ĉi interrete.