Ĝenerala Sekretario de UEA
Ĝenerala Sekretario estas titolo de unu el la estraranoj de UEA.
![]() |
![]() |
![]() |
Laŭ la statuto de 1920 tiun ĉi titolon havis la estro de la Centra Oficejo, kiam oni ial ne donis al li la titolon direktoro.
En IEL la ĝenerala sekretario estis la laŭstatuta normala titolo de la UEA-oficejestro, en la angla secretary. La kunfandita UEA de 1947/48 transprenis la esprimon.
En 1955 la nova statuto enkondukis la funkcion nove, laŭ propono de Ivo Lapenna. Ĝenerala sekretario havas certajn difinitajn taskojn, sed krom tio li membras en la estraro.
Ekde tiam la postenuloj estis kronologie:
- 1955-1964: Ivo Lapenna
- 1964-1974: Günther Becker
- 1974-1977: Egidius Wensing
- 1977-1980: Werner Bormann
- 1980-1992: Flóra Szabó-Felső
- 1992-1995: Ian Jackson
- 1995-1998: Mark Fettes
- 1998-2001: Michela Lipari
- 2001-2004: Ivo Osibov
- 2004-2007: Ulla Luin
- 2007-2013: Barbara Pietrzak
- 2013-2019: Martin Schäffer
- 2019-2025: Aleks Kadar