Anton ELTER (naskiĝinta la 5-an de marto 1858 en Windeck-Rosbach, mortinta la 5-an de novembro 1925 je Bonno) estis germana filologo kaj profesoro en Ĉernivco (1887-1890) kaj Bonn (1890-1925).

Anton Elter
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1858 (1858-03-05)
en Rosbach
Morto 5-an de novembro 1925 (1925-11-05) (67-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Monastero
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Vivo redakti

Anton Elter estis la plej aĝa de la naŭ infanoj de la bazlerneja instruisto Ludwig Elter. Li kreskis kun siaj tri fratoj kaj kvin fratinoj en Rosbach kaj Lohmar. Li frekventis bazlernejon kaj lernis la latinan kaj la grekan per privata instruado. Ekde 1870 li frekventis la lernigejon Progymnasium Siegburg kaj ekde 1874 Kaiser-Wilhelm-gimnazion en Kolonjo. Post diplomiĝo en 1876, li unue studis por semestro ĉe Monastera Akademio kaj tiam translokiĝis al Bonn, kie li estis precipe influita de Franz Bücheler kaj Hermann Usener. En Bonn, Elter estis membro de la filologia seminario dum kvar semestroj, dum du semestroj kiel subestro. Sub Jacob Bernays li laboris la lastajn kvar semestrojn de siaj studoj kiel asistanto en la universitata biblioteko. La 14-an de aŭgusto 1880 li doktoriĝis per la disertacio De Ioannis Stobaei codice Photiano.

Post diplomiĝo Elter entreprenis instruan vojaĝon al Romo, kie en la aŭtuno li alprenis pozicion kiel tutoro al la Princo de Teano, Onorato Caetani. Krom tiu ĉi agado, Elter trovis la ŝancon studi manuskriptojn en la Vatikana Biblioteko kaj ekkoni la rom(i)an vivon. En 1884 Elter revenis al Bonn kaj prepariĝis por la ŝtata ekzameno por rajtiĝo je instruistado kiun li trapasis en la aŭtuno de 1885. Post la prova jaro ĉe la Reĝa Gimnazio en Bonn, Elter laboris tie kiel instruisto ĝis li estis nomumita eksterorda profesoro pri filozofio ĉe la Ĉernivca Universitato - eĉ sen habilitiĝo! - la 28-an de januaro 1887. Li reprezentis la tiean katedron ĝis vokiĝo al la Bonna universitato en 1890.

Profesoreco en Bonn redakti

En 1889 ministeridirektoro Friedrich Althoff konsideris Elter digna kandidato por la tria profesoreco en Bonn: la posteno fariĝis vaka post la morto de Eduard Lübbert. Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff el Göttingen estis kontraŭ la nomumo de Elter.[1] Li mem estis unua en la listo de nomumoj, sekvis Rudolf Schöll el Munkeno kaj nur trialoke Anton Elter. Post kiam Wilamowitz kaj Schöll rezignis ĉi prie oni venigis Elter kaj li nomumiĝis kundirektoro de la Filologia seminario. Ĉar li ne habilitiĝis kaj estis nur lektoro en malsama fako en Ĉernivco, li komence ricevis nur lektoradon en Bonn. En 1892 li estis promociita al plena profesoreco.

En Bonn, Elter ankaŭ laboris sur honora bazo kiel profesoro pri elokventeco. En tiu pozicio li respondecis pri la redaktado de la programoj kaj kurskatalogoj de la universitato kaj farisparoladon en memoro pri la fondinto de la universitato reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio). Elter restis ĉe la Universitato de Bonn ĝis sia morto. Iri al Würzburg (1902) li malakceptis kaj Franz Boll estis nomumita anstataŭe. En 1912 li ricevis la titolon de sekreta konsilisto. La 4-an de novembro 1925, Elter neatendite suferspertis apopleksion kaj mortis la sekvan tagon.

Laŭ la atesto de liaj studentoj Ernst Bickel kaj Hans Herter, kiuj skribis nekrologon, li estis ekstreme stimula akademia instruisto. Lia scienca laboro estis kontestata en profesiaj cirkloj kaj li estis konsiderita duarangulo.[2] En siaj skribaĵoj Elter traktis vastan gamon de temoj. Li transpaŝis ofte la kadron de klasikaj studoj kaj ankaŭ traktis demandojn de bibliotekadministrado, teologio kaj itala historio. La manskribita postlasitaĵo kun paroladoj, kolektoj de materialo, manuskriptoj kaj manekzempleroj[3] estis tute perdita dum la Dua Mondmilito.[4]

Literaturo redakti

  • Ernst Bickel, Hans Herter, Theodor Litt: Anton Elter. Ĉe: Biografisches Jahrbuch für Altertumskunde, 1926, p. 111-132 (kun listo de publikigitaj aferoj).
  • William M. Calder III: Berufungspolitik innerhalb der Altertumswissenschaft im wilhelminischen Preussen. Die Briefe Ulrich von Wilamowitz-Moellendorffs an Friedrich Althoff, Frankfurt am Main 1989.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Calder (1989), p. 59
  2. Calder (1989, p. 53–54
  3. Listo nekompleta bei Bickel/Herter/Litt (1926), p. 130–132
  4. Listo ĉe la universitato