Tanĝero

urbo en Maroko
(Alidirektita el Tanger)

Tanĝero, arabe طنچة (Tanĝa), estas havenurbo en Maroko, iom okcidente de la Ĝibraltara Markolo. En 2004 ĝi havis 620.400 loĝantojn.

Tanĝero
CollageTanger.jpg

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 90000 [+]
Demografio
Loĝantaro 947 952  (2014) [+]
Loĝdenso 4 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 47′ N, 5° 48′ U (mapo)35.776666666667-5.8038888888889Koordinatoj: 35° 47′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 199,5 km² (19 950 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Tanĝero

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tangier [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Elkosma vido

HistorioRedakti

Tanĝero estis fondita de kartaganoj en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko, sub la nomo Tingis. Ĝi estis konkerita de Romio kaj poste estis regata de Bizanco. En 702 ĝin konkeris araboj, en 1471 portugaloj, en 1661 britoj. En 1684 ili transdonis la urbon al Maroko.

En 1912 Maroko estis dividita inter Francio kaj Hispanio; poste Tanĝero iĝis okupita de Hispanio. Ek de 1923 ĝi ricevis ekster-regnan, internacian statuson nome Internacia Zono de Tanĝero, sub komuna administrado de Francio, Hispanio, Britio, de 1928 ankaŭ Italio.

Dum la Dua Mondmilito inter 1940 kaj 1945 Hispanio sola administris la urbon. Je la 29-a de oktobro 1956 la "protokolo de Tanĝero" decidis reunuigon de Tanĝero al Maroko.

FamulojRedakti

En Tanĝero naskiĝis Ibn Batuta.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj pluraj alilandaj verkistoj vivis en Tanĝero, ekz. Paul Bowles, Tennessee Williams kaj Truman Capote.

En Tanĝero mortis hungara-usona Pál Lukács (aktoro).

ĜemelurbojRedakti