Pierre Choderlos de Laclos

Pierre Ambroise François Choderlos de Laclos (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1741 en Amiens, mortinta la 5-an de novembro 1803 en Taranto) estis franca verkisto de la Franca Revolucio de 1789 kaj soldato.

Pierre Choderlos de Laclos
Persona informo
Pierre Choderlos de Laclos
Naskiĝo 18-an de oktobro 1741 (1741-10-18)
en Amiens
Morto 5-an de septembro 1803 (1803-09-05) (61-jaraĝa)
en Taranto
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Disenterio kaj malario Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marie Soulange Duperré (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
prozisto
ĵurnalisto
oficiro
inventisto
romanisto
oficisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Les liaisons dangereuses vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laclos estis artileria kapitano kaj privata sekretario de la Duko de Orléans. Li famiĝis per la, tiam konsiderita obsceneta, romano Les liaisons dangereuses (1782) en multaj rondoj.

En 1791 li redaktis la revolucian "Journal des amis de la Constitution" kaj iĝis en 1792 brigadogeneralo. En 1794 li implikiĝis en la proceso de la Duko de Orléans kaj estis arestita. Robespiero tamen indulgis lin, eble pro ke Laclos verkadis liajn paroladojn.

Dum la regado de la Direktoraro Laclos fariĝis generalinspektoro artileria en Taranto.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 21, kio legeblas tie ĉi interrete.