Karol Duchoň (* 21-an de aprilo 1950, Galanta - 5-an de novembro 1985, Bratislava) estis slovaka kantisto.

Karol Duchoň
Busto de Duchoň, en Galanta
Busto de Duchoň, en Galanta
Bazaj informoj
Naskonomo Karol Duchoň
Alie nomata slovaka Tom Jones
Naskiĝo 21-an de aprilo 1950 (1950-04-21)
en Galanta
Morto 5-an de novembro 1985 (1985-11-05) (35-jaraĝa)
en Bratislavo
Deveno Slovakio
Ĝenroj Pop
Profesio kantisto
vdr

Biografio redakti

Lia patrino devenis el Baĉki Petrovac, la patro estis direktoro de maŝinista metilernejo en Galanta. En bazlernejo en Galanta lia kunlernantino estis kantistino Eva Máziková. Pli poste li iris studi al maŝinindustria mezlernejo en Partizánske, kiun li ne finis. En tempo de libertempo de liaj gepatroj en Jugoslavio li forveturis prezentiĝi kun orkestro de Jaroslav Mikula eksterlanden.

En la jaro 1968 li fondis kun Robo Kazík en Zlaté Moravce muzikan grupon The Ice Boys. En la jaro 1969 li komencis kanti kun Eva Máziková en grupo de Braňo Hronec. En televido li prezentiĝis en Malgranda televida furorkantado kun transprenita kanto Sugar Sugar, kun nomo Uber pary. Tiu ĉi kanto tuj fariĝis konata. Li kantis duetojn kun famaj kantistoj ekz. kun Marcela Laiferová, Dušan Grúň (Elena, ty si život môj, Vonia kakao), Jana Kociánová kaj aliaj.

En la 70-aj jaroj li komencis kunlabori kun Eva Kostolányiová. En junio de 1970 li unuafoje partoprenis en konkurso Bratislava liro kun kanto Kto má ťa rád kun muziko de Pavol Zelenay kaj teksto Milan Lasica. En la jaro 1973 komune kun Eva Kostolányiová li gajnis Arĝentan Bratislavan liron kun kanto Chvála humoru kun muziko de Igor Bázlik kaj teksto de Tomáš Janovic. En la jaro 1974 li fondis sian grupon kun nomo Prognóza. En 1975 li prezentiĝis en festivalo en la japana Tokio kun furorkanto Čardáš dvoch sŕdc (Ĉardaŝo de du koroj). En 1976 li surdiskigis en Germanio sian unuan albumon por kompanio RCA. La germana kritiko reagis pozitive al lia kantado kaj nomigis lin la slovaka Tom Jones. En 1977 li komencis kanti kun grupo de Ľubo Belák.

En eksterlando li prezentiĝis ekz. en Germanio, Svislando, Sovetunio, Pollando, Hungario, Bulgario, Kubo, Somalio kaj aŭ Francio.

En la 80-aj jaroj li komencis kunlabori kun orkestro VV-Systém de Vlado Valovič kaj pli poste ekde la 1982 kun grupo Za-ja-ce de Pavel Zajáček.

Privateco redakti

En la jaro 1973 li edziĝis kun Elena Šuráková, pli poste naskiĝis al ili filino Danka. Pli poste ili divorcis. En 1985 li edziĝis duanfojon kun muzika reĝisorino Alena Čermáková.

La plej konataj furorkantoj redakti

  • Elena
  • Dievča z Budmeríc
  • Vzdialená
  • V slovenských dolinách
  • S úsmevom
  • Čardáš dvoch sŕdc
  • Smútok krásnych dievčat

Diskografio redakti

  • Cítim/Zmeškaný vlak - -SP
  • 1972 Rapid do toho - Karol Duchoň / Butterfly - Dušan Grúň - SP - Opus
  • 1974 Karol Duchoň - LP - Opus
  • 1976 Edeltraut/Wenn die - RCA - SP - germane
  • 1976 Portrait Einer Stimme - RCA - germane
  • 1976 Lass Uns Eine Nacht Lang Tanzen - SP - germane
  • 1976 Čardáš dvoch sŕdc - - LP
  • 1978 Cítim - Opus
  • 1980 Karol Duchoň '79 - Opus
  • 1984 Vzdialená/Sen o veľkej láske - Opus -SP
  • 1985 Spomienka na Karola - Opus - CD
  • 1997 Na srdci mi hraj- RB-vydavateľstvo Slovenského rozhlasu - CD
  • 1997 Batoh s páperím - Opus - CD
  • 2005 To najlepšie - Slovak Radio Records - CD
  • 2006 20 Naj - Opus - CD
  • 2008 Karol Duchoň - Čardáš dvoch sŕdc - Opus a Sme (edice:Slovenské legendárne albumy - Sme) - reedice LP z 1976)
  • 2009 Karol Duchoň 74 / Karol Duchoň 80 - Opus EAN 8584019010424, 2CD

Kompilaĵoj redakti

  • 1976 SCHLAGER - SINGLE - RCA
  • 1978 Nestarnúce melódie- Opus -LP ( na CD - 2006) -Nečakaj Ma už nikdy, Dve oči neverné - Karol Duchoň/Rád polku mám, Stupavská krčma, V skalickom hájičku - Karol Duchoň kaj Miroslav Ličko kaj Dušan Grúň kaj Zdeno Sychra
  • 1996 Hviezdne vianoce - Opus
  • 2002 Hvězdy nad Bromem - FR centrum -16.Hrám
  • 2005 Retrohity - Slovak Radio Records -11.V dolinách
  • 2006 SK hity 3 - H.O.M.E. Productions -18.V slovenskských dolinách
  • 2006 Nestarnúce melódie - Opus (reedícia LP z 1978)
  • 2007 Gejza Dusík – Najkrajšie piesne - Opus -01. Rodný môj kraj
  • 2007 Hit storočia - Opus -02. Rodný môj kraj-cd2
  • 2007 !Boom! hity - H.O.M.E. -13. V slovenských dolinách
  • 2007 Největší slovenské hity 60. a 70. let - Popron Music -07.V slovenských dolinách
  • 2007 20 Naj retro vianoce - Opus -04. Pieseň o decembri/08. Zvony pre šťastie

Filmografio redakti

  • 1980 - Toto leto doma (kantado)
  • 1984 - Sladké starosti

Literaturo redakti

  • Roman Slušný: Karol Duchoň, Muž s veľkým srdcom, vydalo nakladatelství Motýľ v roce 2005, ISBN 80-89199-25-9, (biografie, 135X205,str.190)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Karol Duchoň en Youtube redakti