Neharparo, Neharpar, Neharpar FaridabadGranda Faridabad referencas al nove disvolvigitaj sektoroj 66 al 89 en Faridabad, Harjano, Barato. Sektoroj 66 al 74 estas industriaj areoj dum sektoroj 75 al 89 estas loĝejsektoroj. Tiu areo estas nun disvolvigata, kaj tiele ĝi disponas el ampleksaj ŝoseoj, altaj konstruaĵoj, vendejaroj, edukaj institucioj, sansistemaj kaj komercaj centroj. Faridabad havas grandan kvanton de centra financo pro la Jaŭaharlal Nehru Nacia Urborenoviga Misio. Nombraj infrastrukturaj iniciatoj estas jam kompletigitaj kaj multaj pliaj estas survoje kio havigos plibonigitan konekteblon al Granda Faridabad kiu estas ne nur limigita al formiĝanta Delhi-Faridabad Metroo sed ankaŭ konekteblon al Granda Noida pere de du novaj pontoj super la rivero Jamuna unu kiel parto de planita FNG (Faridabad-Noida-Ghaziabad Ekspresvojo, etendo de Faridabad Konektoŝoseo ĝis DND Konektejo ĉe Maharani Bagh, Delhi tra Kalindi Kunj Konektoprojekto kaj pliampleksigo de la Nacia Aŭtoŝoseo 2 konata kiel Mathura Ŝoseo.

Granda Faridabad havas nombrajn geografiajn, infrastrukturajn, kaj ekonomiajn avantaĝojn.