Hindon
rivero en Barato
La rivero Hindon, alfluanto de la Jamuna rivero, estas rivero en Barato kiu originas en la Saharanpura Distrikto, el Supra Ŝivalik en Malsupro de Himalajo. La rivero estas tute pluvonutrita kaj havas proksimume kolektobasenon de 7,083 kvadrataj kilometroj.
Hindon | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Longeco | 400 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | [[]] |
Ĝi fluas inter la riveroj Gango kaj Jamuna dum 400 kilometroj tra la distriktoj Muzaffarnagar, Meerut, Baghpat, Gaziabad, Noida, kaj Granda Noida, antaŭ ĝi enfluas en la Jamunan riveron ĝuste apud Delhio.[1] La Hindona Aerforta Bazo de la Barata Aerforto kuŝas sur ties bordo en la Gaziabada distrikto proksime de Delhio.[2]
Notoj Redakti
- ↑ Jain, Sharad K.; Pushpendra K. Agarwal; Vijay P. Singh (2007). Hydrology and water resources of India- Volumo 57 de Water science and technology library - Tributaries of Yamuna river. Springer. p. 350. ISBN 1-4020-5179-4.
- ↑ Hindon Air Base GlobalSecurity.org