Eklezio de Norda Barato

anglikana provinco en Barato

La Eklezio de Norda Barato (angle Church of North India mallongigita CNI), estas ĉefa nomo en norda Barato por unuigita eklezio establita la 29an de novembro 1970 per kunigo de la Anglikanaj kaj la Protestantaj eklezioj kiuj laboris en norda Barato; ĝi estas provinco de la tutmonda Anglikana Komunio. Ĝi estas posteulo de la Eklezio de Anglio en Hindio kun la Eklezio de Pakistano kaj la Eklezio de Suda Barato. La kunigo, kiu estis diskutata ekde 1929, okazis finfine inter la Eklezioj de Barato, Pakistano, Birmo kaj Srilanko (Anglikanaj), la Unuigita Eklezio de Norda Barato (Kongregaciismo kaj Presbiterianismo), la Baptismaj Eklezioj de Norda Barato (Britaj Baptistoj), la Eklezio de Brethren en Barato, kiu retiriĝis en 2006, la Metodisma Eklezio (Brita kaj Aŭstralia Konferencoj) kaj la Disĉiploj de Kristo.

Eklezio de Norda Barato
CNI-Seal-Trans.jpg
konfesio
Dum 29-a de novembro 1970 –
Fondodato 29-a de novembro 1970
Lando Barato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La jurisdikcio de la ENB kovras ĉiujn ŝtatojn de Barato kun la escepto de kvar ŝtatoj en la sudo (Andra-Pradeŝo, Karnatako, Keralo kaj Tamilnado) kaj havas proksimume 1,250,000 membrojn (0.1% el la loĝantaro de Barato) en 3,000 pastraĵoj.[1]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Reformed Online: "Church of North India". Alirita la 18an de majo 2019.