La Sieĝo de Delhio estis unu el la plej gravaj batalkonfliktoj de la Hindia ribelo de 1857.

Delhio antaŭ la sieĝo - The Illustrated London News, 16a de januaro, 1858.
Konkero de Delhio, 1857.
La Turo Flagstaff, Delhio, kie Britaj survivantoj de la ribelo ariĝis la 11an de majo 1857.

La ribelo kontraŭ la aŭtoritato de la Brita Orienthinda Kompanio disvastiĝis tra multo de Norda Hindio, sed ĉefe inter la trupoj kiujn la kompanio mem estis organizintaj en sia Bengalia Prezidenteco (kio fakte kovris ampleksan areon el Asamo al Peŝavaro). Serĉante simbolon ĉirkaŭ plifortiĝi, la unuaj sipajoj kiuj ribeliĝis intencis reinstali la povon de la Mogola Imperio, kiu estis reganta la tutan hindan subkontinenton dum la antaŭaj jarcentoj. Nehavante ĝeneralan direktadon, multaj ribeluloj alvenis amase al Delhio.

Tio estis tialo por la graveco de la sieĝo pro du aferoj. Unue, granda nombro de ribeluloj devis dediĉi sin al la defendo de unusola loko, eble malprofite al la aliaj ribellokoj, kaj tiel ilia malvenko en Delhio estis grava milita katastrofo. Due, la Brita rekonkero de Delhio kaj la malakcepto fare de la maljuna mogola imperestro Bahadur Ŝah la 2-a por pluigi la lukton, senigis la ribelon el multo de sia landa karaktero. Kvankam la ribeloj ankoraŭ tenis grandajn areojn, ne estis taŭga kunordigo inter ili kaj la Britoj facile povis venki ilin aparte.

Disvolviĝo redakti

Dekomence la britoj reagis malrapide. Finfine tamen, trupoj de Meerut kaj Simla estis senditaj al Delhio por lukti kontraŭ la hindoj, kiuj estis iompostiome venkitaj. Aliflanke, la britoj venigis militspertajn regimentojn, kiuj estis luktantaj en la milito de Krimeo, kaj aliajn origine senditaj al Ĉinujo.

Post dumonata marŝado, la brita armeo venkis la ribelulojn en Badl-ke-Serai ĉe Delhi, devigante ilin retroiri al tiu urbo. La britoj sieĝis Delhi dum du monatoj, sed sukcesis frakasi la rezistadon de la sipajoj nur post ricevo de apogo fare de sikoj kaj gurkoj. La britoj sukcesis fine eniri en la urbon kaj post semajno de forta luktado surstrae sukcesis alveni al la palaco de la Ruĝa Fortikaĵo Lal Qila, kie loĝis la imperiestro Bahadur Ŝah. Finfine la imperiestro provis fuĝi kaj la britoj rekonkeris la urbon.

La britaj trupoj forrabis ĉion en la urbo kaj mortigis amason da loĝantoj revenĝe pro eŭropanoj mortigitaj de la ribeluloj. Kelkaj sektoroj de la urbo estis bombarditaj, inkludante hejmojn de islamaj gravuloj. La britoj sukcesis rapide kapti kaj aresti la eksimperiestron Bahadur Ŝah, kaj venonttage liaj tri filoj estis mortigitaj kaj iliaj kapoj alportitaj antaŭ Bahadur. Li mem estis ekzilita al Ranguno. Entute ambaŭ flankoj perdis po kvin mil homoj (inter mortintoj kaj vunditoj).

Bibliografio redakti

  • Allen, Charles (2000). Soldier Sahibs. Abacus. ISBN 0-349-11456-0.
  • Dalrymple, William (2006). The Last Mughal. Viking Penguin. ISBN 0-670-99925-3.
  • Edwardes, Michael (1963). Battles of the Indian Mutiny. Pan. ISBN 0-330-02524-4.
  • Hibbert, Christopher (1980). The Great Mutiny – India 1857. Penguin. ISBN 0-14-004752-2.
  • Perkins, Roger (1983). The Kashmir Gate: Lieutenant Home & the Delhi VCs. Picton Publishing Chippenham. ISBN 0902633872.
  • Perrett, Bryan (1993). "3: The Walls of Delhi, 1857". At All Costs! Stories of Impossible Victories. Arms and Armour Press. ISBN 1-85409-157-3.