Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Münchhausen

Barono Karl Friedrich Hieronymus von MÜNCHHAUSEN [karl ˈfriːdrɪç hieˈronymʊs fɔn mʏnçˈhaʊ̯zən] (naskiĝis la 11-an de majo 1720 en Bodenwerder, mortis la 22-an de februaro 1797 samloke) estis germana nobelo kaj oficiro, kiu famiĝis per rakontado de amuzaj kaj fantaziaj travivaĵoj.

Karl Friedrich Hieronymus von Münchhausen
Persona informo
Hieronymus Carl Friedrich von Münchhausen
Naskiĝo 11-an de majo 1720 (1720-05-11)
en Bodenwerder
Morto 22-an de februaro 1797 (1797-02-22) (76-jaraĝa)
en Bodenwerder
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Electorate of Brunswick-Lüneburg vd
Profesio
Okupo militistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Münchhausen naskiĝis en sia familia rezidejo Bodenwerder proksime de Hannover. Li estis edukata kiel paĝio ĉe la kortego de duklando Braunschweig kaj iam inter sia 17-a kaj 19-a jaro li eniris en armeon. Li servis en Rusio en milito kontraŭ turkoj (1737-1739), en 1739 li akiris la rangon de leŭtenanto kaj iom poste de kavaleria kapitano. En 1752 li revenis al sia bieno. Lia unua edzeco kun Jacobine von Dunten restis sen infanoj. Post ŝia morto en 1790 li edziĝis al juna virino, kiu mizerigis lian maljunecon. Li mortis en 1797 en Bodenwerder.

Post sia reveno al la hejma bieno li famiĝis en la ĉirkaŭaĵo kiel amuza rakontanto de siaj aventuroj, plenaj de fantazio, en kiuj li faris neeblaĵojn, pro kio li estis nomata "Mensogbarono". Li aranĝadis ĉasojn por siaj gastoj kaj estis invitata al festenoj kiel sprita amuzanto.

Literaturo redakti

Inter la jaroj 1781-1783 aperadis rakontoj de Münchhausen en Berlina magazino "Vademekumo por gajaj homoj" (Vade Mecum für lustige Leute).

Legis tiun felietonon Rudolf Erich Raspe, filologo, bibliotekisto kaj ĵurnalisto. Tiu publikigis anonime en 1785 en Oksfordo anglalingvan libron "La Aventuroj de Barono Munchausen" (The Adventures of Baron Munchausen), en kiu li simpligis la nomon de la barono (forigis h), sed ankaŭ riĉigis liajn aventurojn per elpensaĵoj propraj aŭ el aliaj verkoj.

La libro iĝis populara, trovis imitantojn, inter kiuj la plej grava estis germana poeto Gottfried August Bürger. Li aldonis novajn aventurojn, kaj plibonigis la literaturan formon, danke al kio la rakonto famiĝis en la mondo. Klasikaj fariĝis ankaŭ ilustraĵoj de Gustave Doré.

La verko estis tradukita en multajn lingvojn. En Esperanto aperis minimume tri tradukoj kaj adaptoj:

Sekvoj redakti

Aperis ankaŭ pluraj filmoj, inter kiuj elstaris The Adventures of Baron Munchausen.

Bildoj redakti