Portugallingva Vikipedio

portugallingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio

La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português""Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.

Portugallingva Vikipedio
Retadreso pt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo portugala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 29-a de marto 2024
Artikolnombro 1 121 570
Profundeco 195.9
Paĝoj 5 670 969
Redaktoj 67 513 942
Uzantoj 3 051 390
Aktivaj uzantoj 8 288
Administrantoj 51
Dosieroj 61 486
vdr

Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.

La 29-an de marto 2024 ĝi enhavas 1 121 570 artikolojn.

emblemo por celebri la nombron de 500 000 portugallingvaj vikipediaj artikoloj

Gravaj datoj redakti


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti