Nadija SAVĈENKO, (en amaskomunikiloj Nadia Savĉenko; ukraine: Надія Вікторівна Савченко; naskiĝis la 11-an de majo 1981 en Kievo) − ukraina militistino, leŭtenanto, piloto navigisto, parlamentanino al Verĥovna Rada, heroo de Ukrainio.

Nadija Savĉenko
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1981 (1981-05-11) (42-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj ukrainarusa
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Open International University of Human Development “Ukraine” • Ĥarkova Nacia Universitato de la Aerarmeo «Ivano Koĵedub»
Familio
Frat(in)o Vera Savchenko
Okupo
Okupo militistopolitikistopiloto • milita adiadisto
TTT
Retejo https://freesavchenko.com/
vdr

Ŝia nomo iĝis konata post kiam, en neklarigitaj cirkonstancoj, ŝi ektroviĝis en rusa enketa aresto. Oni ŝin akuzis pri mortigo de rusaj ĵurnalistoj el la grupo de operatoroj de publika radiofonio kaj televido de Rusio la 17-an de junio 2014 apud Luhansko.

Vivo redakti

Nadija Savĉenko jam en la aĝo de 16 jaroj volis esti piloto, sed komence studis ĵurnalismon, ne fininte ĝis volontule iris al armeo, kie soldatservis kiel paraŝutistino. Dum misio en Irako, kiel unusola virino en la ukraina kontingento, ŝi estis pafistino de kirasita transportilo. Post permeso de ministerio finis studojn en Universitato de Aerfortoj en Ĥarkivo. Poste laboris en la 3-a Aviada Regimento en Brodi, flugis kiel navigistino de la bombaviadilo Su-24 kaj surtera helikoptero Mi-24.

Post komenco de bataloj en Donecka Baseno Savĉenko eklibertempis en sia armea unuo kaj aliris al volontula bataliono „Ajdar”, kun kiu ŝi partoprenis batalojn. Junie 2014 estis arestita de por-rusaj ribelantoj dum bataloj en Horlivka. La 8-an de julio oni informis, ke ŝi troviĝas en malliberejo en la rusa urbo Voroneĵ pro akuzo kontribui al morto de du rusaj ĵurnalistoj.

Poste ŝi estis transportita al malliberejo en Moskvo, kie oktobre en Instituto pri Juĝa Psikiatrio estis observata. Defendintoj de Savĉenko metis plendon ĉe Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj pro ŝia aresto.

Aŭguste 2014 ŝi konsentis partopreni parlamentajn balotojn en Ukrainio kaj Julija Timoŝenko anoncis ke post la balotado ŝi estos nomumita delegito al la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. Unu tagon post ukrainiaj balotoj juĝejo en Moskvo la 27-an de oktobro plilongigis ŝian areston ĝis la 13-a de februaro 2015. La 19-an de novembro Savĉenko estis oficiale registrita en Kievo kiel parlamentanino al Verĥovna Rada de Ukrainio.

La 15-an de decembro Savĉenko komencis malsatstrikon kontraŭ sia homforkapto el teritorio de Ukrainio kaj deviga plurestado en la rusa aresto. La 9-an de februaro en Novaja Gazeta aperis peticio al prezidento de Rusio Vladimir Putin por ŝia malliberigo de arestejo. Usono anoncis ke ŝia liberigo estas unu el kondiĉoj de la nuligo de sankcioj kontraŭ Rusio. De la 26-a de januaro 2015 ŝi formale estas membro de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo.

La 30-an de julio 2015 komenciĝis proceso de Savĉenko. Akuzanto postulis 25 jarojn de gulago. Tuj antaŭ la proceso ŝi estis forveturigita al malliberejo en Novoĉerkassk. La 22-an de marto 2016 estis kondamnita al 22 jaroj de gulago.