Malfermi la ĉefan menuon

Donecka baseno

(Alidirektita el Donecka Baseno)
la provincoj Donecka kaj Luhanska inkluzivas la ĉefparton de la regiono DonBas.

La Donecka baseno (ukraine Донецький басейн; ruse Донецкий бассейн; latinliterigite Doneckij basejn), ofte nomata per la sovetunie kreita kofrovorto DonbasDonBas (ukraine Донбас, ruse Донбасс), foje eĉ esperantigita Donbaso, estas neformala historia, ekonomia kaj kultura regiono en orienta Ukrainio kaj suda Rusio kiu antaŭe estis landlima teritorio inter la regnoj de la kozakoj de Zaporiĵo kaj de la rivero Don. La nomo venas de la rivero Donec. Tereno de vasta karbominado ekde la malfrua 19-a jarcento, ĝi fariĝis forte industriigita teritorio kiu suferis je urba kadukiĝo kaj industria polucio.