Donbasa Milito

milito en la Doneco-Baseno en orienta Ukraino
(Alidirektita el Milito de Donbaso)

La Donbasa milito estas daŭranta hibrida milito inter la ukrainia registaro kaj por-rusaj separistoj kaj Rusio, komencita en 2014 kiel parto de la rus-ukrainia konflikto kaj okazanta en orienta Ukrainio, ĉefe en Donbaso. Inter 2014 kaj 2020, la milito kaŭzis pli ol 13 000 mortintojn laŭ UN (3350 civiluloj, 4100 membroj de ukrainiaj trupoj kaj 5650 membroj de por-rusiaj armitaj grupoj)[1] kaj la delokiĝon de preskaŭ 1,5 milionoj da homoj.

Mapo de la milito

Ĝi komenciĝis en februaro 2014 en la kunteksto de la Eŭromajdan-protestoj kontraŭ la registaro[2]. La ukrainia ribelo en februaro 2014 kaŭzis la eksigon de la registaro de Viktor Janukoviĉ kaj la aperon de provizora registaro gvidata de la opozicio[2] Aleksandro Turĉinov (la 22-a de februaro 2014) kaj Arsenij Jacenjuk (nomumita ĉefministro la 27-an de februaro).

La 23-an de februaro, kontraŭ-Majdanaj manifestacioj eksplodis ĉefe en orienta Ukrainio, precipe en Ĥarkivo, la dua plej granda urbo de Ukrainio.

Ekde la 28-a de februaro, dato kiu antaŭsignas la aneksadon de Krimeo, rusiaj trupoj ekkaptis ĉi tiun teritorion, kiu tiam estas parto de Ukrainio[2][3][4]. Rapide, la 16-an de marto 2014 okazis loka referendumo, kies laŭleĝeco ne estas agnoskata de Ukrainio nek de la granda plimulto de la internacia komunumo, pri la alligiĝo de Krimeo al Rusio[2]. La sendependeco de Krimeo estas deklarita de la vicĉefministro de la regiono dek tagojn antaŭ la referendumo[2].

Komence de aprilo 2014, en la regiono Donbaso apartenanta al Ukrainio, konsistanta el la oblastoj de Donecko kaj Luhansko, kaj en ĝiaj landlimaj regionoj, la kontraŭ-majdanaj manifestacioj evoluis al armita ribelo de la por-rusioj kontraŭ la nova ukrainia registaro. Tiu armita ribelo fariĝis separisma kaj proklamiĝis du ŝtatoj ne agnoskitaj de UN: la “Donecka Popola Respubliko” (7-a de aprilo), poste la “Luganska Popola Respubliko” (11-a de majo)[5]. Ekde la 2-a de majo 2014 la ukrainia armeo intervenis en la oriento de la lando. Ĝi progresis tie en junio kaj julio antaŭ esti haltigita, poste finfine retiriĝis kontraŭ la separistoj. Rusio, landlima lando, estis akuzata milite subteni la ribelantojn kondukante tie hibridan militon[6][7].

La 5-an de septembro 2014, la unua parto de la Minskaj interkonsentoj estis negocita kaj subskribita por ĉesigi la Donbasan militon. Tamen tiu ĉi dekdu-punkta interkonsento, kiu estis supozita starigi batalhalton, daŭris nur kelkajn semajnojn[8]. En januaro 2015, batalado intensiĝis kaj la por-rusia separisma armeo antaŭeniris.

La 6-an kaj 11-an de februaro 2015, François Hollande kaj Angela Merkel vojaĝis al Rusio kaj Ukrainio por intertrakti novan pacplanon ellaboritan kadre de tutmonda kompromiso. La 12-an de februaro 2015, ili subskribis en Minsko, ĉeeste de Petro Poroŝenko, prezidanto de Ukrainio, kaj Vladimir Putin, rusia prezidento, novan batalhaltan-interkonsenton (Minsko II) kondiĉantan la ĉesigon de batalado, kontraŭ la engaĝiĝo de la diversaj partioj al vojmapo de dek tri poentoj[9]. Ekde ĉi tiu interkonsento, la konflikto malpliiĝis en intenseco sed sporadaj bataloj ankoraŭ okazis ĝis 2019. La interkonsento de Minsk II restas la referenco por solvi la konflikton en daŭra maniero kaj estis precipe en la centro de la diskutoj dum la kunveno de decembro 2019, konata kiel la Normandia formato, en la ĉeesto de la nova ukraina prezidanto, Volodimir Zelenskij.

De la 19-a ĝis la 21-a de februaro 2022, la OSKE rimarkas pliiĝon de armitaj okazaĵoj kaj eksplodoj en la du Donbasaj respublikoj, kaj ambaŭ flankoj en la konflikto kulpigas unu la alian[10][11][12].

La 21-an de februaro 2022, Rusio rekonis la sendependecon kaj suverenecon de la memproklamitaj Donecka Popola Respubliko (DPR) kaj Luganska Popola Respubliko (LPR) de Ukrainio. La subskribitaj interkonsentoj mencias precipe devon de kunlaboro kaj interhelpo inter Rusio kaj la du respublikoj[13]. Ĉi tiuj interkonsentoj konsistigus multoblajn malobservojn de internacia juro[14] kaj kondukus al malobservo de la Minskaj interkonsentoj fare de Rusio[15].

La 24-an de februaro 2022, rusiaj trupoj invadis Ukrainion el la separismaj teritorioj, Belorusio, Rusio kaj Krimeo okupata de Rusio ekde 2014[16].

La 2-a de marto 2022, la Internacia Puna Kortumo anoncis komencon de enketo por determini ĉu agoj faritaj de la du flankoj ekde 2014 povus esti kvalifikitaj kiel militkrimoj[17].

Referencoj redakti

  1. Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights: Report on the human rights situation in Ukraine16 November 2019to 15 February 2020
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Guerre du Donbass en Ukraine : "On est dans un contexte qui peut-être assez explosif " (arkivo) TV5 Monde, 19-a de aprilo 2021
  3. Ukraine : qui sont les hommes armés qui ont contrôlé deux aéroports de Crimée ? (arkivo) France Info, 28-a de februaro 2014
  4. Les éléments qui accréditent l'intervention de soldats russes en Ukraine (arkivo) Le Monde, 28-a de aŭgusto 2014
  5. Armed pro-Russian insurgents in Luhansk say they are ready for police raid (arkivo) Kyiv Post, 12-a de aprilo 2014
  6. La présence de soldats russes dans l'est de l'Ukraine inquiète (arkivo) Le Figaro, 28-a de aŭgusto 2014
  7. Ukraine : la Russie toujours accusée de fournir des armes aux séparatistes (arkivo) Le Monde, 11-a de aprilo 2015
  8. Minska Protokolo (arkivo) OSKE, 5-a de septembro 2014
  9. Ensemble de mesures en vue de l’application des accords de Minsk Arkivigite je 2017-01-28 per la retarkivo Wayback Machine (arkivo) www.elysee.fr, 12-a de februaro 2015
  10. OSCE Special Monitoring Mission to Ukraine (SMM) Daily Report 38/2022 issued on 18 February 2022 (arkivo) www.osce.org, 18-a de februaro 2022
  11. Russia's FSB says shell from Ukrainian territory destroys Russian border guard post(arkivo) Reuters, 21-a de februaro 2022
  12. Ukraine. Tension extrême et affrontements dans le Donbass (arkivo L'Humanité, 21-a de februaro 2022
  13. Conflit Ukraine-Russie : cinq questions sur les "accords d'amitié" signés entre Moscou et les républiques autoproclamées de Lougansk et Donetsk (arkivo) France Info, 22-a de februaro 2022
  14. Ukraine : "violation flagrante du droit international" selon la ministre allemande Baerbock (arkivo France24, 22-a de februaro 2022
  15. Ukraine : Poutine balaie les accords de Minsk, les premières sanctions occidentales dévoilées (arkivo) France 24, 22-a de februaro 2022
  16. La Russie lance une offensive fulgurante sur l'ensemble de l'Ukraine (arkivo) Les Echos, 24-a de februaro 2022
  17. Désintox. L'Ukraine n'a pas tué 13 000 civils russophones du Donbass depuis 2014 France Info, 17-a de marto 2022